arondismento de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Melun (france arrondissement de Melun) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Seine-et-Marne [sɛ.n‿e maʁn] aŭ Sejno-Marnio[1] kaj en la regiono Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono respektive Parizio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Melun. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 294 174 personoj sur areo de 1 029 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 286 loĝantoj/km².
Arondismento Melun | |
france: Arrondissement de Melun | |
Administra unuo | |
Mapo de Seine-et-Marne - la arondismenta areo en ruĝa koloro | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Francilio |
Departemento | Seine-et-Marne |
Ĉefurbo | Melun |
Areo | 1 029 km² (102 900 ha) |
Loĝantaro | 294 174 (2022) |
Denseco | 286 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 772 |
Komunumoj | 59 |
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 7 kantonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.