Arnex-sur-Nyon
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Arnex-sur-Nyon estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 187 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Arnex-sur-Nyon | |
---|---|
Blazono de Arnex-sur-Nyon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 22′ 30″ N 6° 11′ 29″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 187 |
Areo | 2,04 km² |
Alteco | 454 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1277 |
Komunumkodo | 5701 |
Situa mapo de Arnex-sur-Nyon | |
La komunumo Arnex-sur-Nyon situas sude de la rivereto Boiron de Nyon sur la ebenaĵo inter la Lago Lemano kaj la Ĵurasa Montaro. La komunumo troviĝas 3,5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 15 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo. Al la komunumo krom la vilaĝo Arnex apartenas kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,04 km², de kiuj 12,9% estas kovritaj de arbaro, 76,7% servas por agrikulturo kaj 8,6% por setlado. [2]
La komunumo Arnex-sur-Nyon limas en nordo al Borex, en oriento al Eysins, Crans-près-Céligny, en sudsudokcidento al Céligny (GE), kaj en okcidento al Crassier.
Tra Arnex-sur-Nyon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Nyon al Divonne-les-Bains en Francio kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Nyon situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Arnex-sur-Nyon datiĝas el la jaro 1154 kiel Arnai. Dum mezeopoko la nobeluloj de Arney verŝajne estis vasaloj de la Baronoj de Prangins. En la jaro 1295 Arnex fariĝis feŭdo de la Grafoj de Savojo. Ankaŭ la nobeluloj de Gingins kaj la Abatejo Bonmont posedis dum mezepoko bienojn en Arnex. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Arnex-sur-Nyon apartenis al la Voktejo Nyon kaj ekde la Helveta Revolucio al la samnoma distrikto.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.