honoriga dekoro de la usona armeo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Medalo de Distingigita Servo (angle Distinguished Service Medal, mallonge DSM) estas distingo de la Usona Armeo por soldatoj kiuj distingiĝis per bonega servo sub granda respondeco. La premio ankaŭ estis aljuĝita sub specialaj cirkonstancoj al aliaj homoj, kondiĉigitaj de ilia plejboneco dum milito kontraŭ malamiko de Usono.
La premio estis deklarita per prezidenta dekreto de la Prezidanto de Usono la 2-an de januaro 1918 kaj aprobita fare de la Kongreso la 9-an de julio 1918.
Sur la fronto de la dekoracio estas la blazono de Usono en oro ĉirkaŭita de blua emajlo kun diametro de 1,5 coloj kaj sur ĝi estas gravurita en oro la anglalingva frazo "FOR DISTINGUISHED SERVICE MCMXVIII". Sur la dorso de la dekoracio estas loko por gravuri la nomon de la premiita persono. MCMXVIII reprezentas la jaron 1918 per romaj ciferoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.