From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bismarkoj aŭ Bismarka Insularo estas grupo de insuloj for de la nordorienta marbordo de la insulo Nov-Gvineo en okcidenta Pacifiko kaj parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ili ricevas la nomon de germana kanceliero Otto von Bismarck, ĉar dum la 19-a jarcento la Germana Imperio ekdisvastigis siajn koloniismajn klopodojn en tiu mondoregiono.
Bismarkoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de la Bismarkoj | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 4° 0′ S, 149° 45′ O (mapo)-3.9916666666667149.74305555556 | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 200 | ||||
Ĉefa insulo | Nova Britio | ||||
Tuta areo | 49 658 km² | ||||
Loĝantoj | 472 163 | ||||
| |||||
La Bismarkoj inkludas ĉefe vulkanajn insulojn disvastigitajn en 4 provincoj kun areo de 49,700 km² kie la plej gravaj insuloj inkludas:
Biogeografie la insularo troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Bismarkoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.
La unua loĝantaro de la insularo alvenis tien ĉirkaŭ 33 000 jarojn post elŝipiĝo el kio aktuale estas Papuo-Nov-Gvineo. Postaj alvenoj inkludis la popolon Lapita.
La unua eŭropano kiu vizitis la insularon estis la nederlanda esploristo Willem Schouten en 1616. [1] [2]
La insuloj restis nesetlitaj de okcidentaj eŭropanoj ĝis kiam ili iĝis parto de la germana protektorato de Germana Nov-Gvineo en 1884.
La 13an de marto de 1888, vulkano erupciis en Insulo Ritter kaŭzante megacunamo. Preskaŭ 100% el la vulkano falis en la oceanon lasante etan krateran lagon.[3]
Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, la Aŭstralia Armeo kaj Ŝiparo konkeris la insularon en 1914 dum Germanio estis tro okupita en siaj eŭropaj militfrontoj; poste Aŭstralio ricevis el la Ligo de Nacioj mandatoj por pluokupi la insularon, kiuj restis sub aŭstralia regado kaj kontrolo ĝis la japana okupado dum la Dua Mondmilito — ĝis kiam Papuo-Nov-Gvineo sendependiĝis en 1975.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.