Muzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo. Karakterize la aĵoj en muzeo estas bondataj, kaj efektive reprezentas la kulturon de la pasintaj personoj/periodo de historio.
Ĉi tiu artikolo temas pri daŭra ekspozicio. Por mita estaĵo rigardu la paĝon Muzeo (mitologio). |
Laŭ Francisko Azorín muzeo estas Edifico por konservi k. elmontri grandan kolekton de sciencaj aŭ artaj objektoj.[2] Li indikas etimologion el la greka muzeion (muzejo) kaj de tie la latina museum. Kaj li aldonas liston de muzetipoj: nome arkeologia, etnografia, belarta, naturscienca, milita.[3]
Arta muzeo aŭ arta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.
Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unuaj estas la "Ĉartoj de Ateno" de Ligo de Nacioj de 1931, poste Unesko aprobis la rekomendan Ĉarton de Nov-Delhio en 1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.
Tipoj
Porinfana muzeo (aŭ Infanmuzeo) estas muzeo adaptita al la bezonoj de infanoj. Infanmuzeoj estis ĉiam pli fonditaj en multaj landoj ekde la 1990-aj jaroj kaj estas specife adaptitaj al la celgrupo de infanoj kaj junuloj de muzeo-eduka perspektivo. Plej multaj infanmuzeoj estas dediĉitaj al specifaj temoj kaj ofertas turneojn adaptitajn al malsamaj aĝoklasoj. Konceptoj kiel lernado per faro kaj praktikado estas uzataj. Male al la plej multaj aliaj muzeoj, tuŝado estas ne nur permesita, sed eksplicite kuraĝigita.
Famaj muzeoj
- Brita Muzeo en Londono
- Ekomuseum Bergslagen en Svedio
- Ermitejo en Sankt-Peterburgo
- Louvre en Parizo
- Franca Nacia Muzeo De Renesanco
- Egipta Muzeo de Berlino
- Pergamo-Muzeo kaj la Alte Nationalgalerie
- Nacia Muzeo de Tanzanio
- Prado en Madrido
- Muzeo Guggenheim Bilbao
- Smithsonian Institution en Vaŝingtono
- Muzeo de Moderna Arto de Novjorko (MOMA)
- Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj en Vinipego
Bildaro
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.