Arie Leopold Moreau
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arie Leopold MOREAU [moro] (pseŭdonimoj: Leo kaj Adepto; naskita la 6-an de majo 1888 en Doorn, provinco Utrecht; mortis 51-jara[1] en 1939 aŭ 1940) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto en Arnhem.
Dum kvin jaroj li estis prezidanto de loka Esperanto-Grupo, poste sekretario. Li aranĝis la 4-an Nederlandan Esperanto-Kongreson septembre 1929 en Arnhem. Li organizis kaj gvidis Cseh-metodajn kursojn en Arnhem kaj en ĉirkaŭaĵo kaj instigis la sekcian estraron inviti eksterlandajn instruistojn. Li fondis kaj gvidis la Nederlandan Esperanto-Rondon. Li gvidis la internacian balon dum la 24-a UK 1932. Li organizis la rondvojaĝon de Vilhelmo Bleier en septembro kaj oktobro 1933 tra Nederlando. Liajn artikolojn kaj gramatikon publikigis la loka gazetaro. Li estis mastro de la Esperanto-Domo en Arnhem.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.