From Wikipedia, the free encyclopedia
Argamasilla de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Argamasilla de Calatrava | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13440 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Fernando Calso Fernández (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 772 (2008) | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 44′ N, 4° 5′ U (mapo)38.726944444444-4.08 [+] | ||
Alto | 676 m [+] | ||
Areo | 165,94 km² (16 594 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Argamasilla de Calatrava [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas argamasilleños. La censita populacio en 2008 estis de 5.772 loĝantoj kaj la denseco estas de 34,78 loĝ/km².
Argamasilla de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Puertollano aŭ Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 676 m; je 34 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 165.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°43′37″ N 4°04′48″ Ok.
Agrikulturo (tradicie cerealoj kaj poste vitoj) kaj brutobredado.
Estas restaĵoj de la Paleolitiko kaj de la Ferepoko. Ankaŭ de romianoj kaj visigotoj, sed certe la urbeto estis fondita ĉirkaŭ fortikaĵeto poste al la Batalo de Las Navas de Tolosa (1212) nome ĉirkaŭ tureto kiu poste malaperis. Post 1212 kaj tiu batalo kaj venko por la kristanoj la Ordeno de Kalatrava setlis en la zono kaj reloĝigis ĝin.
Dum la 16a jarcento la vilaĝo dependis de Almodóvar del Campo. Dum la 17a jarcento Argamasilla suferis krizon pro elmigrado a Ameriko, malabundo de laborforto en kamparo, la forpelo de la moriskoj, la salajroj de funkciuloj, administraj pagoj, impostado ktp. La senloĝigo faris ke la vilaĝo havis en 1652 nur 150 loĝantojn (familiojn). En 1746 Argamasilla denove suferis krizon kaj devis organizi novan impostadan sistemon.
Simile okazis en 1898 kaj la popolo insurekciis kaj detruis la urbodomon, arkivoj ktp. La urbestro devis fuĝi tra tegmentoj. En 1936 dum la Hispana Enlanda Milito ĉar tiu teritorio estis en la flanko de maldekstruloj, oni detruis parton de la eklezia havaĵaro.
El tiu urbo famiĝis multaj oficiroj, el kiuj kelkaj iĝis altaj funkciuloj, kiaj Juan de Céspedes aŭ Pedro Rodríguez de Céspedes. Same famiĝis kelkaj altaj ekleziuloj, kiaj Lorenzo Velázquez aŭ Agustín López, kaj kelkaj artistoj kia José Cortés Caminero. Scienculo pri Molekula Biologio estas Amancio Carnero Moya.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.