From Wikipedia, the free encyclopedia
Almodóvar del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Almodóvar del Campo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13580 | ||
Retpaĝaro | Municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Vicente de Gregorio García (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 775 (2010) | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 43′ N, 4° 10′ U (mapo)38.718611111111-4.1666666666667 [+] | ||
Alto | 656 m [+] | ||
Areo | 1 208,27 km² (120 827 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almodóvar del Campo [+] | |||
Ĝia nomo devenas de la araba, المدور al-mudawwar, kiu signifas "la rondoforma".[1]
La urbo estas konstruitya sur antikva vulkano, kiel multaj en la komarko de Kamparo de Kalatrava, el kiu parton de ties kratero aktuale okupas laguno. La vulkano suferas le jaroj teruran erozion pro la laboro de sablo- kaj ŝton-minado. Kiel simbolo de la urbo ankoraŭ restas krenelo de la murego kiu ĉirkaŭis la urbon en epoko araba.
La loĝantoj nomiĝas almodoveños. La censita populacio en 2010 estis de 6.775 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,61 loĝ/km².
Almodóvar del Campo estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Puertollano en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 656 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 1208.27 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°43′07″ N 4°10′00″ Ok.
En tiu municipo estas dek submunicipoj:[2]
Almodóvar del Campo havas la duan plej etendan nunicipan teritorion inter la municipoj kiuj ne estas provincaj ĉefurboj de Hispanio, post Lorca, kaj la kvina en la totalo de Hispanio. Ĝi estas ankaŭ la plej granda de Kastilio-Manĉo. Ĝi havas 1.208,27 km2, el kiuj plejparto formas la nomatan Valo de Alkudjo.
Agrikulturo kaj brutobredado.
En Almodóvar troviĝas la kasona plafono de la mudeĥaro plej granda de HIspanio konstruita el unusola peco, ege bela, situa en la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción de la 16a jarcento kaj deklarita turisma interesaĵo.
Interesas ankaŭ la historia arkivo, la du preĝejoj, la 5 ermitejoj, kaj la Palaco de la Markizino situa ĉe la strato Corredera. Oni perdis la belecon de antikva manĉa domaro de domoj kun kalkaj fasadoj duetaĝaj kaj ŝtonpavimaj stratoj pro malbona politiko dum la dua duono de la 20a jarcento.
En tiu etenda municipa teritorio troviĝas en la Valo de Alkudjo la romia urbo de Sisapo.
El klasika epoko multaj religiuloj el tiu urbeto famiĝis kiaj Juan Bautista de la Concepción, Juan de Ávila kaj Martín Gutiérrez.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.