setlejo en Peruo From Wikipedia, the free encyclopedia
Arequipa aŭ Arekipo estas urbo situanta en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj regiono.
Arekipo | |||
---|---|---|---|
| |||
urbego setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 008 290 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 551 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 24′ S, 71° 32′ U (mapo)-16.398763888889-71.536883333333 [+] | ||
Alto | 2 335 m [+] | ||
Areo | 650 km² (65 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arequipa [+] | |||
Ĝi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 16° 24′ S 71° 33′ U (mapo). La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti kaj proksime estas ankaŭ la populara montovulkano Ĉaĉani.
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 008 290 loĝantoj sur areo de 650 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 551 loĝantoj/km².
La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco Pizarro, kaj ĝi tre baldaŭ ekkreskis.
La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.
Arequipa
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.