From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkturo aŭ Arktur (latine Arcturus), konata laŭ la nomaro de Bayer kiel Alfo Bovista (latine: Alpha Bootis, α Boo), estas ruĝa giganta stelo, fine de sia vivo, la plej brila de la konstelacio de la Bovisto.
Arkturo | |
Stelo | |
Arkturo en la konstelacio Bovisto | |
naviga stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • stelo sur la ruĝagiganta branĉo • varia stelo • infraruĝa fonto • stelo de granda propra movo | |
---|---|
Speco | Oranĝkolora giganta stelo |
Oficiala nomo | Alfo Bovista |
Aliaj nomoj | Alramech, Abramech, α Boötis, 16 Boötis, HD 124897, HR 5340, BD+19°2777, GCTP 3242.00, GJ 541, LHS 48, and HIP 69673 |
Situo | |
Konstelacio | Bovisto |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
14h 15m 39,7s 19° 10′ 56″ J2000 |
Distanco el sunsistemo | 36,7 ± 0,3 lumjaroj |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 25,7 ± 0,3 sunradiusoj |
Lumeco | 210 ± 10 sunlumecoj |
Metalenhavo | 20-50% rilate al Suno |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 4300 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | K1.5IIIFe-0.5 |
Absoluta magnitudo | -0,29 |
Videbla magnitudo | -0,04 |
Paralakso | 88,98 ± 0,68 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
-1093,45 mas/j -1999,40 mas/j |
Radia rapido | 5 km/s |
La diametro de Arkturo estas 20-foje pli granda ol tiu de la Suno. Ĝia videbla magnitudo estas -0,04 kaj ĝia distanco al la suno egalas 37 lumjarojn.
Arkturo estas unu el la plej helaj steloj de la norda duonsfero. Sed kvankam ĝi eligas 180-foje pli da energio ol la suno, ĝi ŝajnas nur 110-foje pli hela, ĉar granda parto de ĝia lumo konsistas el infraruĝa radiado, kiun la homa okulo ne vidas.
La nomo devenas de la malnova greka vorto "Arktouros", kies signifo estas "vartisto de la urso" pro la proksimeco al la Granda kaj Malgranda Ursinoj.
Plilongigante la "voston" de la Granda Ursino oni facile trovas tiun brilan, oranĝkoloran stelon. Tio estas por nefakuloj, oni supozas, ke la Granda Ursino aŭ la Granda Ĉaro estas kvazaŭ ĉaro formata de kvadrato (kvar steloj), kiu estas haŭlata de tri muloj, kiu faras ian kurbon (arkon), do, se oni sekvas la direkton de tiuj tri "muloj" oni atingas Arkturon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.