Rüti ĉe Büren

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Rüti ĉe Bürenmap

Rüti ĉe Büren (en la germana lingvo Rüti bei Büren) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 833 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Rüti ĉe Büren
Thumb
Blazono de Rüti ĉe Büren
Blazono de Rüti ĉe Büren
Thumb
Preĝejo de Rüti ĉe Büren
Preĝejo de Rüti ĉe Büren
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSeeland
Malnova distrikto ĝis 2009Büren
Koordinatoj 47° 9′ 10″ N  24′ 20″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj833
Areo6,51 km²
Alteco437 m super marnivelo
Poŝtkodo3295
Komunumkodo0393
Thumb
Mapo de Rüti ĉe Büren
Mapo de Rüti ĉe Büren
vdr
Fermi

Geografio

Rüti ĉe Büren situas en nordoriento de la Berna Lagolando ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg, 20 kilometrojn oriente de la urbo Bielo kaj 10 sudokcidente de la urbo Soloturno. La nordokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Aro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rüti ĉe Büren la seteloj Archmatte, Weid, Buuchi kaj Bürholzstücki. Tra la komunumo fluas la rojo Rütibach, kiu fontas sur Bucheggberg kaj en nordo de la komunumo alfluas al Aro. En la arbaro de Rüti en sudoriento de la komunumo troviĝas restaĵoj de granda mezepoka frotikaĵo kun ringmuro, la tiel nomita Tüfelsburg (Diabla Burgo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,51 km², de kiuj 37,8% estas kovritaj de arbaro, 49,0% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rüti ĉe Büren limas en nordo al Grenchen (SO), en nordoriento al Arch, en oriento al Buchegg (SO), en sudoriento al Gossliwil, en sudo al Oberwil ĉe Büren, kaj en okcidento al Büren ĉe Aro.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Soloturno al Büren ĉe Aro, krome la vojo n-ro 1309 kondukuas al Oberwil ĉe Büren. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas proksimume 6 kilometrojn okcidente apud Büren. La trajnlinio de Soloturno al Büren ĉe Aro, kiu pasas tra Rüti ĉe Büren ekde la 1990-aj jaroj ne plu estas uzata por persona transporto. La konekto al la publika transportreto funkcias per buslinioj al Soloturno, Grenchen kaj Büren ĉe Aro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rüti ĉe Büren datiĝas el la jaro 1185 kiel in litore Ruthi. Indikoj pri fruaj setlejoj estas trovitaj objektoj el la neolitiko, la tombomonteto el la Hallstatt-epoko en la arbaro de Rüti, la restaĵoj de romia bieno kaj romiaj murrestaĵo sub la preĝejo. Dum mezepoko Rüti ĉe Büren apartenis al la Senjorujo Strassberg, kiu kiu ĝi en la jaro 1388 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1393 estis atribuita al la Voktejo Büren.[3]

Personecoj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.