From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbarĝardenado estas facile eltenebla ĝardena plan-baza sistemo de manĝoproduktado kaj agrikultura forstado bazita sur arbaraj ekosistemoj, miksante fruktajn kaj nuksajn arbojn, arbustojn, herbojn, grimpoplantojn kaj staŭdojn kiuj havas produktadon rekte uzebla por homoj. Profitante la uzadon de akompanaj plantoj, tiuj povas esti intermiksitaj por kultivi serion de tavaloj, por konstrui arbarajn habitatojn.
Arbara ĝardenado estas prahistoria metodo sekurigi manĝaĵojn en tropikaj areoj. En la 1980-aj jaroj, Robert Hart stampis la terminon "arbarĝardenado" post adapti la principojn kaj apliki ilin al la moderaj klimatoj.[1]
Arbarĝardenado funkcias malsimile en tropikaj areoj, mediteraneaj regionoj kaj moderklimataj mondoregionoj. En tiuj laste menciitaj Robert Hart stampis en la 1980-aj jaroj la terminon arbarĝardenado kaj iĝis unu el la ĉefaj pioniroj de la movado, kreante la sistemon de la sep tavoloj. Permakulturo estas alia simila sistemo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.