From Wikipedia, the free encyclopedia
Arapahoj aŭ Arapahooj estas nacio (tribo) de Usonaj Indianoj kiu historie vivis sur la ebenaĵoj de la teritorioj de nuntempaj Koloradio kaj Vajomingo. Ili estis fortaj aliancanoj de ĉejenoj kaj foje kun lakotoj kaj dakotoj.
Arapahoj | |
---|---|
tribo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Ĉirkaŭ la 1850-aj jaroj, la grupoj de Arapahoj formis du tribojn: nome la Nordaj Arapahoj kaj la Sudaj Arapahoj (ĉejen-arapahoj). Ekde 1878, la Nordaj Arapahoj estis loĝantaj kun la Orientaj Ŝoŝonoj en la Indirezervejo Wind River en Vajomingo kaj estas federale agnoskitaj kiel Arapahoa Tribo de la Rezervejo Wind River. La Sudaj Arapahoj loĝas kun la sudaj ĉejenoj en Oklahomo. Kune, iliaj membroj estas listigitaj kiel federale agnoskitaj kiel ĉejen-arapahoaj triboj.
Laŭ usona popolnombrado de 2010 estis pli ol 10 000 arapahooj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.