From Wikipedia, the free encyclopedia
La Araba aŭ Arabah (arabe وادي عربة, Wādī ʻAraba), aŭ Arava / Aravah (hebree הָעֲרָבָה, HaAravah, laŭvorte "senhoma kaj seka areo"[1]), kiel ĝi estas konata pere de siaj respektivaj arablingvaj kaj hebrelingvaj nomoj, estas geografia areo, nome valo sude de la baseno de la Morta maro, kiu formas parton de la limo inter Israelo okcidente kaj Jordanio oriente.
La malnova signifo, kiu estis uzata ĝis la komenco de la 20a jarcento, kovris preskaŭ la tutan longon de tio kio estas nuntempe nomata la Jordania Gura Valo, kiu etendiĝas en nord-sudena orientigo inter la suda pinto de la Maro Kineret kaj la norda pinto de la Akaba Golfo en Akabo/Ejlato. Tio inkludis la Jordanriveran Valon inter la Maro Kineret kaj la Morta maro, la Mortan maron mem, kaj tion kio esta nuntempe nomata la Arava Valo. La nuntempa uzado de la termino estas limigita nur al tiu suda parto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.