From Wikipedia, the free encyclopedia
Arūnas Poniškaitis (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1966 en vilaĝo Vyšpiniai (komunumo Šakiai)) estas litova episkopo
Arūnas Poniškaitis | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Arūnas Poniškaitis |
Dato de naskiĝo | 1-a de aŭgusto 1966 |
Naskiĝloko | vilaĝo Vyšpiniai (komunumo Šakiai) |
Aĝo | 58 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | episkopo |
Geografio | |
Ŝtato | litova |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | pola lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Arūnas Poniškaitis naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1966 en vilaĝo Vyšpiniai (distrikto Šakiai). En 1984 li finis mezlernejon en Vilkaviškis, militservis en la soveta armeo, dum 1987-1992 studis en Kaŭna Interdioceza Pastra Seminario. La 31an de majo 1992 li akceptis sacerdotan ordinon kaj estis enoficigita kiel vikario en paroĥo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj (urbo Alytus). Li daŭrigis teologiajn studojn en Papa Universitato Gregoriana en Romo, kie en 1997 ricevis licencion de teologio kaj en 2001 akiris sciencan gradon de teologia doktoro. Reveninte en Litovion, li laboris kiel paroĥestro en paroĥo de Sankta Kazimiro en Alytus, dum 2001-2004 okupis oficon de spirita patro en Pastra Seminario de Beatulo Jurgis Matulaitis en Marijampolė, dum 2001-2009 instruis fundamentan teologion en Kaŭna Universitato de Vytautas la Granda. En 2003 Arūnas Poniškaitis estis enoficigita notario en kurion de diocezo Vilkaviškis, kaj en 2004 – ĝeneralvikario de episkopo de Vilkaviškis Rimantas Norvila.
La 5-an de februaro la papo Benedikto la 16-a nomumis mons-ron Arūnas PONIŠKAITIS nova Vilna aŭgzilaro (helpanto de Vilna ĉefepiskopo). Mons-ro Arūnas Poniškaitis estis konsekrita episkopo en Vilna arkikatedralo en la tago de Sankta Kazimiro (la 4an de marto), protektanto de Litovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.