Antracito
speco de karbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Antracito (de la greka ἄνθραξ [ánzraks] 'karbo' kaj -ito, sufikso uzata por nomi mineralojn) estas la minerala karbo plej metamorfigita, kiu prezentas pli grandan enhavon en karbono.[1] Ĝi estas de koloro nigra al ŝtala griza kun tre rimarkinda brilo.[1][2]

Estante seka kaj sen kalkuli cindrojn la maso de la antracito posedas 86% aŭ plie da karbono kaj 14% aŭ malpli da flugeblaj organikaj komponaĵoj.[1] Komparita kun aliaj karboj estas tre malmulte poluanta kaj de granda varmiga valoro (~35 MJ/kg).[1][3] Menciindas, ke ĝi ne diferencas multe pri enhavo de kalorioj el la majoritato de la bitumozaj karboj.[1] Kompare kun tiuj lastaj karboj la antracito ne makuligas se manipulita.[1] Ĝi elstaras el aliaj karboj ankaŭ pro sia malalta enhavo de humideco.[4]
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.