Antonio Il Verso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio Il Verso (Piazza Armerina, ĉirkaŭ 1560 - Palermo, 23-an de aŭgusto 1621) estis itala komponisto kaj madrigalisto.
Antonio Il Verso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1560 en Piazza Armerina |
Morto | 23-an de aŭgusto 1621 (61-jaraĝa) en Palermo |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikologo muzika teoriisto |
Li komencis siajn muzikajn studojn sub la gvido de Pietro Vinci. Fine de la 16-a jarcento li foriris al Venecio, tiama muzika centro el eŭropa signifo kaj sidejo de la Venecia Skolo, kie li rafinis siajn madrigalajn studojn kaj polifonian muzikon. Reen en Sicilio li ekloĝis en Palermo, kie li instruis muzikon ĉe la monaĥejo de San Domeniko. Li estis eksponento de manierismo. Li muzikigis la versojn de gravaj poetoj kiaj Torquato Tasso kaj Gabriello Chiabrera same kiel la plej gravaj poetoj de la epoko. Li ofte uzis melodiojn de aliaj aŭtoroj, modifante ilin laŭstile sed neniam distordante ilian kompozician integrecon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.