From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Antonino, ankaŭ konita kiel Antonino de Florenco aŭ Antonio Pierozzi, (n. la 1-an de marto 1389 - m. la 2-an de majo 1459) estis sanktigita ĉefepiskopo de Florenco en la 15-a jarcento.
Antonino de Florenco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1389 en Florenco |
Morto | 2-an de majo 1459 (70-jaraĝa) en Florenco |
Lingvoj | itala |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1446–) katolika sacerdoto diplomato teologo |
Verkoj | Summa Confessionum. Incipiunt rubrice super tractatum de instructione seu directione simplicium confessorum |
Li naskiĝis en Florenco kaj eniris la dominikanan ordenon en sia 16-a jaro. Malgraŭ sia junaĝo, li rapide devis administri plurajn dominikanajn domojn en Cortona, Romo, Napolo kaj Florenco, kiujn li fervore klopodis reformi. Li cetere partoprenis al la starigo de monaĥinejo en la florenca kvartalo San Marco.
Antonino fariĝis ĉefepiskopo de Florenco en 1446 pro favoro de papo Eŭgeno la 4-a, kaj per sia konduto akiris la estimon kaj amon de la florenca loĝantaro. Li precipe batalis kontraŭ la konsekvencoj de la epidemio kaj tertremo de 1448 kaj 1453.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.