advokato, agronomo, rektoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Anton Wittmann [vitman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wittmann Antal estis aŭstra advokato, agronomo, altlerneja instruisto longe vivanta en Hungario. Lia nobela antaŭnomo estis denglázi de 1818 aŭ 1824.
Anton Wittmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1771 en St. Bernhard-Frauenhofen |
Morto | 31-an de aŭgusto 1842 (71-jaraĝa) en Třeboň |
Tombo | Óvár Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo terkultivisto advokato aŭtoro |
Anton Wittmann[1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1770 (aŭstra fonto mencias alian datenon) en St. Bernhard-Frauenhofen (Malsupra Aŭstrio, Aŭstra Imperio), li mortis la 31-an de aŭgusto 1842 en Wittingau (Bohemio, Aŭstra Imperio, nuntempa Třeboň en Ĉeĥio).
Anton Wittmann akiris juran diplomon, poste li specialiĝis pri agraraj aferoj. Inter 1801–1811 li estis biena administranto kaj ankaŭ interesiĝis pri bredado de ŝafoj. En 1813 li ricevis altan postenon en princa bieno kaj li translokiĝis al Magyaróvár. Tie li kreis imponan bienon kaj konsento de la princo li establis Ekonomian Superan Privatan Instituton. (Tiu edukejo nuntempe estas universitata fakultato.) Wittmann estis la unua instruisto, ankaŭ rektoro inter 1818 – 1834. Post morto de la princo li forlasis Hungarlandon, sed laŭ lia deziro li estis entombigita en Magyaróvár.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.