From Wikipedia, the free encyclopedia
Anton Szandor LaVey[1] (kaŝnomo de Howard Stanton Levey; 11a de aprilo, 1930 – 29a de oktobro, 1997) estis Usona aŭtoro, karnavala kaj cirka prezentisto, muzikisto kaj okultisto. Li estis la fondinto de la Kirko de Satano kaj la religio de moderna Satanismo. Li verkis plurajn librojn inkluzive La Satana Biblio, La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals), La Satana Sorĉistino (angle: The Satanic Witch), La Notlibro de la Diablo (angle: La Devil's Notebook) kaj Satano Parolas! (angle: Satan Speaks!). LaVey estis nomita per pluraj inkluzive "La Patro de Moderna Satanismo", "La Nigra Papo" kaj "la plej malbona viro en la mondo".[2][3][4]
Anton Szandor LaVey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Anton Szandor LaVey | ||
Naskonomo | Howard Stanton Levey | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1930 en Ĉikago | |
Morto | 29-an de oktobro 1997 (67-jaraĝa) en San-Francisko | |
Mortis per | Pulma edemo vd | |
Religio | satanismo de LaVey vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Globe High School (en) Tamalpais High School (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Diane Hegarty Blanche Barton vd | |
Infanoj | Karla LaVey ( ) Zeena Schreck (en) ( Diane Hegarty) Satan Xerxes Carnacki LaVey ( Blanche Barton) vd | |
Profesio | ||
Okupo | muzikisto aktoro verkisto filozofo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
LaVey naskiĝis kiel Howard Stanton Levey en Ĉikago, Ilinojo. Lia patro, Michael Joseph Levey (1903–1992), de Ĉikago, Ilinojo edzinigis la patrinon de LaVey, la eksa Gertrude Augusta Coultron kiu naskiĝis al rusa patro kaj ukraina patrino kiuj elmigris al Ohio en 1893; ambaŭ fariĝis naturalizitaj usonaj civitanoj en 1900. La familio de LaVey translokiĝis al Kalifornio, kie li pasigis sian fruan vivon en la areo de la Sanfracisko Golfo. Liaj gepatroj subtenis liajn muzikajn interesojn, kaj li provis plurajn instrumentojn; liaj plej ŝatatoj estis klavaroj kiel la piporgeno kaj la vapor-orgeno. Li faris siajn proprajn versiojn de senvortaj komponaĵoj kiel Harlem Nocturne de Earle Hagen.[5]
Li ĉeestis Tamalpais Mezlernejo en Mill Valley, Kalifornio, ĝis la aĝo de 16 jaroj.[6][7] Laŭ lia biografio, li lasis mezlernejon por aliĝi al la cirko kaj poste karnavaloj, unue kiel laborumulo kaj kaĝulo en spektaklo kun la grandaj katoj, poste kiel muzikisto ludanta la vapor-orgenon. LaVey poste asertis ke li vidis multajn el la samaj viroj ĉeestintaj kaj la seksemajn sabat-noktajn spektaklojn kaj la kristanajn tend-spektaklojn dimanĉo-matene. Li asertis ke ĉi tiu fenomeno fortigis lian ĉiam pli cinikan vidon pri religio. Poste laŭsupoze li ludi la pianon kaj piporgenon en baroj, salonoj kaj nokt-kluboj, sed malmulta atestaĵo pri tiu tempo haveblas. En la antaŭparolo al la germana versio de La Satana Biblio, li citas ĉi tiun tempon kiel la impeton por spiti Kristanan religion kiel li komprenadas ĝin. Dum li ludis orgenon en Los-Anĝelesaj burleskaj domoj, li supoze havis nelongan aferon kun tiame nekonata Marilyn Monroe kiam ŝi estis dancistino ĉe la Maja Teatro (angle: Maya Theater). Tiun aserton malakceptas tiuj konantaj Monroe, kaj ankaŭ la estro de la Maja, Paul Valentine, kiu diris ke ŝi neniam dancis por li, sed ankaŭ ke la teatro neniam ajn servis kiel burleska domo.[8]
Laŭ sia biografio, LaVey translokiĝis ree al Sanfrancisko, kie li laboris dum tri jaroj kiel fotisto por la Sanfranciska Polica Departemento. Li laboretis kiel metapsikia esploristo, kiu konsiladis al la "frenezuloj" rifuzitaj de la polica departemento. Postaj biografiistoj dubis ĉu LaVey iam ajn laboris kun la SPD ĉar neniuj registroj subtenas la aserton.[1][9] Dum ĉi tiu periodo, LaVey estis amiko kun pluraj verkistoj asociitaj kun la revuo Strangaj Rakontaj (angle: Weird Tales). Bildo de li kun George Haas, Robert Barbour Johnson (kiun li renkontis en la cirko kiel besto-trajnisto kaj pentristo de karnavalaj scenoj) kaj Clark Ashton Smith aperas en biografio de Blanche Barton, "La Sekreta Vivo de Satanisto."
En 1950, LaVey renkontis Carole Lansing kaj ili geedziĝis la sekvantan jaron. Lansing naskis la unuan filinon de LaVey, Karla LaVey, en 1952. Ili divorcis en 1960 post kiam LaVey ekis avidi al Diane Hegarty. Hegarty kaj LaVey neniam geedziĝis; tamen, ŝi estis lia kunulo dum dudek kvin jaroj kaj naskis lian duan filinon, Zeena Galatea Schreck (antaŭe LaVey), en 1963.[10] Je la fino de ilia interrilato, Hegarty procesis kontraŭ li por financa subteno.[11][12]
Fariĝanta loka famulo per lia paranormala esploro kaj vivaj spektakloj kiel orgenisto, inkluzive ludi la Wurlitzer vapor-orgenon ĉe la Lost Weekend koktela salono, li allogis multajn Sanfranciskajn famulojn al siaj festoj. Gastoj inkluzivis Carin de Plessin, Michael Harner, Chester A. Arthur III, Forrest J Ackerman, Fritz Leiber, Cecil E. Nixon kaj Kenneth Anger. LaVey formis la grupon Ordo de la Trapezo, kiu poste evoluis en la regantan korpon de la Kirko de Satano.
LaVey komencis prezenti vendred-vesperajn prelegojn pri la okulto kaj ritoj. Membroj de ĉi tiu cirklo sugestis ke li havis la bazon por nova religio. Je Valpurga Nokto (germane: Walpurgisnacht), 30a de aprilo, 1966, li rite razis sian kapon, supoze "laŭ la tradicio de praaj mortigistoj", deklaris la naskiĝon de la Kirko de Satano kaj proklamis 1966 kiel "Jaro Unu", Anno Satanas — la unua jaro de la Aĝo de Satano. Gazetara atento sekvis la postan Satanan geedziĝan ceremonion de ĵurnalisto John Raymond al Nov-Jorka socialulo Judith Case la 1an de februaro 1967. La Los Angeles Times kaj San Francisco Chronicle estis inter la ĵurnaloj kiuj verkis artikolojn nomantajn lin "La Nigra Papo". LaVey elfaris Satanajn baptojn (inkluzive la unuan Satanan bapton en historio por lia trijara filino Zeena, dediĉanta ŝin al Satano kaj la Maldekstra Vojo. La bapto gajnis tutmondan diskonigon kaj estis originale registrita sur La Satana Meso albumo (angle: The Satanic Mass LP). LaVey ankaŭ faris Satanaj entombigojn (inkluzive unu por maramea maŝin-riparisto tria-klaso Edward Olsen, kaj faris albumon nomita La Satana Meso.[13][14][15][16]
En la malfruaj 1960aj jaroj kaj fruaj 1970aj jaroj, LaVey kombinis ideologiajn influojn de Friedrich Nietzsche, Ayn Rand, H. L. Mencken, Jack London kaj Socia Darvinismo[17] kun la ideologio kaj ritaj praktikoj de la Kirko de Satano.[18] Li skribis eseojn enkondukitajn per reverkitaj eltiraĵoj de la verko de Ragnar Redbeard Forto Egalas Rajton kaj konkludita per "Satanigitaj" versioj de La Enokaj Ŝlosiloj de John Dee por krei librojn kiel La Kompleta Sorĉistino (angle: The Compleat Witch) (ree publikigita en 1989 kiel La Satana Sorĉistino) kaj La Satanaj Ritoj (angle: The Satanic Rituals). La lasta libro ankaŭ inkluzivis ritojn prituŝantajn la laboron de H. P. Lovecraft; ĉi tiuj ritoj estis efektive verkitaj de Michael A. Aquino, kiu poste trovus la Templon de Seto.
Pro kreskanta videbleco tra liaj libroj, LaVey estis la temo de multaj artikoloj en amaskomunikiloj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive popularajn revuojn kiel Look, McCall's, Newsweek, kaj TIME, kaj ankaŭ pluraj revuoj por viroj. Li ankaŭ aperis en babil-spektakloj kiel The Joe Pyne Spektaklo, Donahue kaj The Tonight Show, kaj en la ĉef-longeca kulturfilmo Satanis en 1970. Li estus kreditita por la publika agnosko de Satanismo kaj sorĉisto en Usono dum la 1960aj jaroj, 1970aj jaroj, kaj poste.
En 1972 la publika laboro ĉe La Nigra Domo de LaVey en Sanfrancisko estis finita kaj laboro estis daŭrita per "grotoj" aŭ duarangaj filioj de la Kirko de Satano troviĝitaj dum Usono kaj kelkaj en aliaj landoj.
La tria kaj fina kunulo de LaVey estis Blanche Barton. Barton kaj LaVey estas la gepatroj de Satan Xerxes Carnacki LaVey, naskita 1an de novembro, 1993. Barton sukcesis LaVej kiel la estro de la Kirko post lia morto, kaj ŝi poste cedis al Magus Peter H. Gilmore.
Anton LaVey mortis la 29an de oktobro, 1997, en Kuraca Centro de Sanktulo Maria (angle: St. Mary's Medical Center) en Sanfrancisko pro pulma malsano.[19] Li estis prenita al la Centro de St. Maria, katolika malsanulejo, ĉar ĝi estis la plej proksima haveble. Sekreta Satana entombigo, ĉeestita nur per invito, festis en Colma, Kalifornio post kiam la korpo de LaVey estis cindrigita.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.