Antoine Galland

From Wikipedia, the free encyclopedia

Antoine Galland
Remove ads

Antoine GALLAND (n. la 4-an de aprilo 1646 en Somme – m. la 17-an de februaro 1715) estis franca orientalisto kaj arkeologo, kaj la unua eŭropa tradukisto de Mil kaj unu noktoj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

En 1701 Galland estis akceptita en la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (Académie des Inscriptions et Belles-Lettres), kaj en 1709 li estis nomumita estro de la katedro de la araba en la Collège de France. Li estis aktiva ĝis sia morto en 1715.

Krom arkeologiaj esploroj, speciale en la areo pri numismatiko, li publikigis en 1694 kompilaĵon el arabaj, turkaj kaj persaj tekstoj, titolitan Paroles remarquables, bons mots et maximes des orientaux (poste tradukitan en la anglan kaj publikigitan en 1795). Inter liaj multnombraj verkoj nepublikigitaj estas versio de la Korano kaj Histoire générale des empereurs Turcs. Liaj taglibroj estis publikigitaj de Charles Schefer en 1881.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads