From Wikipedia, the free encyclopedia
La Antipodaj Insuloj aŭ en angla Antipodes Islands (el la greka αντίποδες - antipodoj[1]) estas neloĝeblaj vulkanaj insuloj sude de — kaj teritorie parto de — Novzelando. Ili kuŝas je 860 km sudoriente de Stewart-insulo.
Antipodaj Insuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
La Antipodaj Insuloj vidataj el la nordo: En la mezo la ĉefa insulo, maldekstre de tio Bollons Island | |||||
insularo • grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Suda pacifiko | ||||
Geografia situo | 49° 41′ S, 178° 47′ O (mapo)-49.683055555556178.78333333333 | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 6 (+multaj rokoj) | ||||
Ĉefa insulo | Antipodinsulo | ||||
Tuta areo | 22 km² | ||||
Loĝantoj | (neloĝata) | ||||
Topografia mapo de la Antipodaj Insuloj. | |||||
| |||||
La insularo konsistas el unu ĉefa insulo, nome Antipodinsulo, de 20 km², Boloninsulo de 2 km² norde, kaj nombraj malgrandaj insuletoj kaj klifinsuletoj, kiaj Windward, Leeward kaj Archway. La plej alta pinto estas Monto Galloway (366 m), kiu ankaŭ formas parton de la plej ĵusaj vulkanoj de la insularo.[2]
Biogeografie, la insuloj estas parto de la ekoregiono "antipoda-subantarktinsula tundro". La insuloj estas enskribitaj en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko, kun aliaj Novzelandaj ĉeantarktaj insuloj. La insularo estas naturrezervejo kaj ne estas ĝenerala publika alireblo.
La nomo de la insularo estas klarigita pro la fakto ke ĝi estus la antipodo de Britio. La vera antipodo de Britio situas proksime de la insularo. Inverse la antipodo de la insularo situas kelkajn kilometrojn oriente de Cherbourg (Francio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.