Remove ads
Atena sofisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Antifonto aŭ Antifono (Ateno aŭ Ramnunte, ĉirkaŭ 480 a.n.e. - 411 a.n.e.) estis greka oratoro, filozofo kaj matematikisto. Estas ia polemiko ĉu tiu Antifono (Ἀντιφῶν) de la atena Ramnunte (Atiko) estas aŭ ne estas la sama kiel "Antifono la sofisto", kiu vivis en Ateno probable en la du lastaj jardekoj de la 5-a jarcento a.K.
Antifono el Ateno | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Ateno |
Morto | en Ateno |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Ateno |
Okupo | |
Okupo | verkisto filozofo matematikisto |
Inter la Atikaj oratoroj li estis tiu kies diskursoj estas la plej antikvaj konservataj en ties ĝenro. Li atingis grandan profesian reputacion verkante diskursojn pro mendo por estis fakte legitaj aŭ oratoritaj de aliuloj (en Ateno oni devigis, ke la plendantoj defendu sin mem persone), kaj tiu profesio ricevis la nomon de logografo (termino kiu signifas "prozkomponisto" kiu referencis ankaŭ la historiistojn). Oni konservis liajn diskursojn Kontraŭ la duonpatrino, pro venenigo, Pri la murdo de Herodo kaj Pri la koreŭto, krom kelkajn retorikajn modelojn, nome la tri Tetralogioj.
Li apartenis al la skolo de sofistoj. La mondon de la vero (realo) li identigis kun la naturo kaj la mondo de la ŝajno aŭ aspekto (la homa) kun la falseco. Li estis granda retorikisto kaj verkisto de politikaj diskursoj. Antifono estis samtempulo de Sokrato, kun kiu li devis certe diskuti.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.