Antanas estas litovlingva vira persona nomo[1] Temas pri variaĵo de la latina persona nomo Antonius, kiu mem estas variaĵo de la antikva romia familia nomo Antius[2]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Antas, Tanas kaj Tanius.
Rapidaj faktoj vira persona nomo, Informoj ...
Antanas |
vira persona nomo |
Informoj |
Originala nomo |
Antanas |
|
Fermi
- Antanas Baranauskas (1835–1902), litova poeto kaj episkopo
- Antanas Janauskas (naskiĝis en 1937), litova filmreĝisoro
- Antanas Klimavičius (naskiĝis en 1949), juĝisto en la supera juĝejo de Litovio
- Antanas Lingis (1905–1941), litova futbalisto
- Antanas Marcijonas (naskiĝis en 1938), litova juristo
- Antanas Merkys (1887–1955), litova politikisto, ĉefministro de Litovio
- Antanas Mockus (naskiĝis en 1952), litovdevena kolumbia filozofo kaj politikisto
- Antanas Smetona (1874–1944), litova politikisto, unua prezidanto de Litovio
- Antanas Sniečkus (1903–1974), litova komunisto
- Antanas Trumpa (naskiĝis en 1942), litova entreprenisto
- Antanas Tumėnas (1880–1946), litova politikisto kaj juristo
- Antanas Vaičius (1926–2008), litova katolika episkopo
- Antanas Valionis (naskiĝis en 1950), litova politikisto
- Antanas Vivulskis (1877–1919), pola-litova arkitekto kaj skulptisto
- Antanas Garbauskas, (1932-2008), litova vitralisto, restaŭristo, pedagogo kaj esperantisto
- Antanas Mekys, (naskiĝis en 1917), litova ekonomiisto kaj esperantisto kaj ekde la jaro 2003 Honora Membro de UEA
- Antanas Poška, (ĝis 1929 Paškevičius, 1903-1992), litova vojaĝanto, antropologo kaj esperantisto
- Antanas Prapuolenis, (1894-1962), litova pedagogo, ĝardenisto kaj esperantisto
Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 75