La akvobirda genro Anser inkludas la grizajn anserojn kaj foje ankaŭ la blankajn anserojn. Ĝi apartenas al la subfamilio de Anserenoj (Anserinae) kie membras la veraj anseroj kaj la cignoj. La genro havas distribuadon en Holarkto, kun almenaŭ unu specio kiu reproduktiĝas en ĉiu malferma humida habitato de la regionoj de Ĉearkto kaj malvarmaj kaj moderklimataj en la Norda Hemisfero somere. Kelkaj reproduktiĝas ankaŭ pli sude, kaj atingas pli varmajn moderklimatajn regionojn. Ili ĉefe migras suden vintre, tipe al regionoj en moderklimata zono inter la izotermoj de januaro nome 0 °C al 5 °C.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizaj anseroj
Griza ansero, Anser anser
Griza ansero, Anser anser
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Anserenoj Anserinae
Genro: Anser
Genroj de subdivizioj

Anser albifrons
Anser anser

  • A. a. anser
  • A. a. rubrirostris
  • A. a. domesticus

Anser brachyrhynchus
Anser caerulescens
Anser canagicus
Anser cygnoides

  • A. c. cygnoides
  • A. c. domesticus

Anser fabalis
Anser erythropus
Anser indicus
Anser rossii
Anser serrirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Tiu genro enhavas dek vivantajn speciojn, kiuj etendas tra la tuta gamo de formoj kaj grandoj de la veraj anseroj. La plej granda estas la Griza ansero, 2.5-4.1 kg peza, kaj la plej malgranda estas la Rosansero 1.2-1.6 kg. Ĉiuj havas krurojn kaj piedojn kiuj estas rozkoloraj, aŭ oranĝecaj, kaj bekojn kiuj estas rozkoloraj, oranĝecaj, aŭ nigraj. Ĉiuj havas blankajn subajn kaj suprajn vostokovrilojn, kaj kelkaj havas iome da etendo de blanka en siaj kapoj. La kolo, korpo kaj flugiloj estas grizaj aŭ blankaj, kun nigraj aŭ nigrecaj unuarangaj - kaj ankaŭ ofte duarangaj - flugoplumoj. La tre proksime rilataj "nigraj" anseroj de la genro Branta diferencas je tio ke ili havas nigrajn krurojn, kaj ĝenerale pli malhelan korpoplumaron.[1]

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo

Vivantaj specioj kaj taksonomio

La sekvontaj blankaj anseroj estas komune separataj kiel genro Chen, kun unu el ili foje disigita en la genro Philacte. Ili ne povas esti distingataj anatomie el la anseroj de la genro Anser kvankam estas iome da pruvoj de distinga stirpo en analizoj de molekula informo. Dum kelkaj ornitologiaj verkoj tradicie inkludas Chen en Anser,[2] la AOU kaj la IUCN estas elstaraj fakularoj kiuj traktas ilin separate.[3]

Kelkaj fakuloj ankaŭ traktas kelkajn subspeciojn kiel distingaj specioj (ĉefe la Tundra fabansero[4]) aŭ kiel verŝajne futura specidisigo (ĉefe la Gronlanda blankfrunta ansero).[5]

Fosiliaj registroj

Thumb
La kapo de Griza ansero
Thumb
Grizaj anseroj dumfluge

Nombraj specioj el fosilioj estis lokitaj en tiu genro. Ĉar la veraj anseroj preskaŭ neeble estas atribueblaj osteologie al la genro, tio devas esti rigardata prudente. Oni povas akcepti kun limigita certeco ke eŭropaj fosilioj el konataj internaj lokoj apartenas al Anser. Ĉar specioj rilataj al la Kanada ansero estis priskribitaj el la fina Mioceno antaŭen en Nordameriko, foje el samaj lokoj de la supozataj grizaj anseroj, estas fortaj duboj pri la ĝusta genra atribuo de la supozataj nordamerikaj fosiliaj anseroj.[6] La fosilio de la komenca Plioceno Branta howardae estas unu el la kazoj kie oni esprimis dubojn pri ties genra atribuo. Simile, Heterochen = Anser pratensis ŝajne ege diferencas el aliaj specioj de Anser kaj povus esti lokigita en diferenca genro; alternative, ĝi povus esti estinta unika ekzemplo de griza ansero adaptita al ripozado sur arboj.[7]

  • Anser atavus (Meza/Fina Mioceno de Bavario, Germanio) – foje en Cygnus
  • Anser arenosus (Big Sandy, Fina Mioceno de Wickieup, Usono)
  • Anser arizonae (Big Sandy, Fina Mioceno de Wickieup, Usono)
  • Anser cygniformis (Fina Mioceno de Steinheim, Germanio)
  • Anser oeningensis (Fina Mioceno de Oehningen, Svisio)
  • Anser thraceiensis ( Fina Mioceno/Komenca Plioceno de Trojanovo, Bulgario)
  • Anser pratensis (Valentine, Komenca Plioceno de Kantono Brown, Usono) - eble separebla en Heterochen
  • Anser pressus (Glenns Ferry, Fina Plioceno de Hagerman, Usono) - iam Chen pressa
  • Anser thompsoni (Plioceno de Nebrasko)
  • Anser azerbaidzhanicus (Komenca? Pleistoceno de Binagady, Azerbajĝano)

La malta cigno Cygnus equitum estis foje lokita en Anser, kaj Anser condoni estus sinonimo de Cygnus paloregonus.[8] Fosilio de ansero el Komenca-Meza Pleistoceno de Salvadoro estas tre simila al Anser.[9] Pro ties aĝo ĝi estus plej verŝajne apartenanta al nuna genro, kaj biogeografio indikas Branta kiel alia verŝajna kandidato.

?Anser scaldii (Fina Mioceno de Antverpeno, Belgio) povus esti tadorno.

Diferencoj inter grizaj anseroj

Temas pri tre similaj specioj, sed ĝenerale oni povas diri, ke inter la grizaj anseroj kiuj ne havas blankajn bekobazojn laŭ la kolo la Griza ansero havas pli dikan, la Fabansero pli longan kaj la Mallongbeka ansero pli mallongan. Laŭ la kapo la Griza ansero havas pli grandan kaj helan, la Fabansero pli malgrandan kaj malhelan kaj la Mallongbeka ansero multe pli malhelan kaj kontrastan kun la hela brusto.

Laŭ la dorso ripoze la Griza ansero havas pli nigrecajn kaj larĝajn stribendojn, la Fabansero pli malhelan ol la Mallongbeka ansero kaj kun pli markataj blankaj plumobordoj kaj la Mallongbeka ansero havas la plej helgrizan dorson. Laŭ la supraj partoj de flugiloj la Griza ansero montras kontraston inter brunaj akzelaj areoj kaj tre helgrizaj flugilkovriloj, la Fabansero estas la plej malhela kaj la Mallongbeka ansero estas tre helgriza kaj strieca kun pli malhelaj flugopintoj.

Laŭ vosto la tri specioj montras malhelan pugon kaj grizan bendon en blanka vosto, sed la Griza ansero montras la plej helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo, la Fabansero la plej malhelgrizajn nuancojn kaj la plej mallarĝan blankan vostobordon, dum la Mallongbeka ansero helgrizajn nuancojn kun tre larĝa fina blanka bordo.

Ĉe la striecaj flankoj la Griza ansero havas plej etendan striecon al ventro, la Fabansero similan koloron al dorso kaj la Mallongbeka ansero plej kontrastan koloron al la dorso, nome multe pli malhelaj flankoj. Pri kruroj kaj piedoj la Griza ansero havas ne tre markatan rozkoloron, la Fabansero plej oranĝecajn kaj la Mallongbeka ansero plej rozkolorajn. Laŭ la beko la Griza ansero havas plej fortikan kaj helan, la Fabansero plej longan kaj la Mallongbeka ansero, kiel sugestas ties nomo, multe plej mallongan.[10]

Rilataro kun homoj kaj konservostatuso

Du specioj en la genro ludas gravan rolon de komerca karaktero, kaj estis hejmigitaj kiel kortobirdo: la eŭropaj hejmigitaj anseroj estas devenaj el la Griza ansero, kaj la ĉinaj kaj kelkaj afrikaj hejmigitaj anseroj estas devenaj el la Cigna ansero.

Plej specioj estas ĉasataj je pli granda aŭ pli malgranda etendo; en kelkaj areoj, kelkaj populacioj estas endanĝeritaj pro troa ĉasado. Plej rimarkinde la Malgranda ansero estis listita en la IUCN Ruĝa Listo kiel Vundebla en sia teritorio, kaj pro troa ĉasado kaj pliiĝanta habitatodetruo, la populacio de la Cigna ansero estas borde de formorto, kio kondukis al listo kiel Endanĝerita.[11]

Aliaj specioj ĝuis pro malpliigo de ĉasado ekde fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, kaj plej specioj en okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko montris markatajn pliiĝojn reage al tiu protektado. En kelkaj kazoj, tio kondukis al konfliktoj kun farmistoj, kie grandaj aroj de anseroj paŝtas en terkultivejoj vintre.

Notoj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.