From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiel internacia neologismo anomio (de la greka ἀνομία / anomía: prefikso ἀ- a- «foresto de» kaj νόμος / nómos «leĝo, ordo, strukturo») estas la manko de normoj aŭ malkapablo de la socia strukturo por provizi al difinitaj individuoj ĉion necesan por atingi la celojn de la socio. La termino estas uzata en sociologio kaj sociaj sciencoj.
Temas pri koncepto kiu faris grandan influon sur la nuntempa sociologia teorio. Ĝi proponis unu de la plej konvinkaj klarigoj pri kondutoj devojigitaj en individuo kaj en la socio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.