From Wikipedia, the free encyclopedia
Anni aŭ Annie Dobos [doboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobos Anni estis hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Anna.
Anni Dobos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dobos Anna |
Naskiĝo | la 12-an de aprilo 1908 en Sátoraljaújhely (Hungario) |
Morto | 1995 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/9-1-53 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1935) |
Familio | |
Edz(in)o | Béla Simon (dentkuracisto) |
Okupo | |
Okupo | aktoro apotekisto |
Anni Dobos naskiĝis la 12-an de aprilo 1908 en Sátoraljaújhely, ŝi mortis en 1995 en Budapeŝto.
Anni Dobos akiris pedagogian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1935, sed jam dum la studentaj jaroj ekde 1928 ŝi havis rolojn ekzemple en Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Belvárosi, Nacia Teatro (Budapeŝto). Post la diplomo ŝi apartenis ekzemple al Teatro Belvárosi (1935, 1937), Teatro Városi (1936), Teatro Magyar (1939), poste ŝi edziniĝis kaj retiriĝis de la scenejo. Ŝi naskis dufoje. En la sekvaj jaroj ŝi estis apotekisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.