From Wikipedia, the free encyclopedia
Anna Kelly [keli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelly Anna estis hungara operetkantisto, primadono, ŝlagrokantisto. Ŝia origina familia nomo estis Ézsöl [Eĵol] ĝis sia dancista kariero. Ŝia geedziĝa nomo en Rumanio estis Anna Vasilopol.
Anna Kelly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ézsöl Anna |
Naskiĝo | la 6-an de oktobro 1919 en Léva (Hungara reĝlando) |
Morto | la 10-an de junio 1965 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/8-1-286 |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | diseuse (en) operetkantisto dancisto |
Anna Ézsöl naskiĝis la 6-an de oktobro 1919 en Hungara reĝlando en Léva, ŝi mortis la 10-an de junio 1965 en Budapeŝto.
Anna Kelly komence estis dancisto ĉefe eksterlande, sed ŝi suferis akcidenton en Prago, poste ŝi lernis kantadon private en Budapeŝto. Ekde 1940 ŝi jam estis sukcesa kantisto, eĉ ŝiaj gramafondiskoj aperis. Post 3 jaroj ŝi jam estis primadono de operetoj en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi kantis ankaŭ soldatajn kantojn, tial depost la 2-a mondmilito la politika komisiono malpermesis ŝin de la scenejo. Ŝi konatiĝis kaj edziniĝis kun rumana diplomato, ekde 1948 ili vivis en Rumanio. Ŝi komence kantadis operetojn en Konstanco (Rumanio), poste en Bukareŝto. Kelkfoje ŝi revizitis Hungarion, foje eĉ ŝia kanto estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi mortis frue pro malsano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.