Anka Kersics [kerŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kersics Anka, kroate Anka Kršić [krŝitj] estis hungarlandana kroata (ŝokaca) kantisto pri popolkantoj kaj operoj. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Scardanas Jean Eleonomosné, ŝia epiteto estis la ŝokaca najtingalo, pli malofte „Anka Mohačanka”.
Anka Kersics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1921 en Mohács |
Morto | 30-an de marto 1997 (75-jaraĝa) en Mohács |
Lingvoj | kroata • hungara • itala • germana • franca • rusa • bulgara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Anka Kersics[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1921 en Mohács, li mortis la 30-an de marto 1997 en Mohács.
Biografio
Anka Kersics devenis el kroata kamparana familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1956. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Olga Révhegyi, Zoltán Kodály kaj Viktor Vaszy. Post la diplomo kelkfoje ŝi kantis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, pli ofte en Hungara Radio kaj en la armea ensemblo dum turneoj. Longe ŝi turneis eksterlande, ŝi parolis kaj kantis kroate, ruse, bulgare, itale, france kaj germane. Inter la turneoj ŝi hejmenvenis kaj ŝi kulturis la familian vitparcelon. Ŝi ricevis premiojn en 1957 kaj 1981. Ŝi edziniĝis en 1961.
Vidu, aŭdu ankaŭ
Memorigiloj
- memortabulo en Mohács en 2002
Fontoj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.