From Wikipedia, the free encyclopedia
Anikó Szegedi [segedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Anikó estas hungara pianisto, altlerneja instruisto. Ŝiaj gepatroj estis Ernő Szegedi (pianisto) kaj Magda Vásárhelyi, ŝia edzo estis János Szávai.
Anikó Szegedi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1938 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1948–1960) |
Familio | |
Patro | Ernő Szegedi (pianisto) |
Patrino | Magda Vásárhelyi |
Frat(in)o | Enikő Szegedi (en) |
Edz(in)o | János Szávai |
Okupo | |
Okupo | pianisto piano instruisto universitata instruisto |
Anikó Szegedi [1] naskiĝis la 22-an de marto 1938 en Budapeŝto.
Anikó Szegedi aĝis 5, kiam ŝi komencis lerni hejme pianludon. Post 5 jaroj ŝi studis jam en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Péter Solymos, György Kurtág kaj András Mihály. Ŝi akiris diplomon en 1960, poste ŝi estis stipendiulo de la filharmonio. Ŝi aĝis 13, kiam ŝia pianado estis aŭdebla en la Hungara Radio. En 1964 kaj 1965 ŝi plulernis en majstrokursoj de Géza Anda. En la sekvaj jaroj, jardekoj ŝi ofte recitalis. Inter 1974 kaj 1990 ŝi instruis en la Muzikarta Altlernejo. En 1990 ŝi translokiĝis al Parizo, post kelkaj jaroj ŝi faris majstrokursojn.
Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1963 – 1973. Ŝi naskis filinon en 1968.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.