usona komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Angelo BADALAMENTI (naskiĝis la 22-an de marto 1937 en Nov-Jorko, Usono - 11-an de decembro 2022) estis komponisto kaj muzika aranĝisto.
Angelo Badalamenti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angelo Daniel Badalamenti |
Aliaj nomoj | Andy Badale |
Naskiĝo | 22-an de marto 1937 en Broklino, Nov-Jorko, Usono |
Morto | 11-an de decembro 2022 (85-jaraĝa) en Lincoln Park, Nov-Ĵerzejo, Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lernejo de Muziko Eastman Manhattan School of Music (en) - piano (–1959) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantoverkisto diskografa artisto dirigento muzikisto muzikproduktisto filmkomponisto bandestro |
Verkoj | Blua Veluro (filmo) Twin Peaks Mulholland Drive The Straight Story |
TTT | |
Retejo | https://www.angelo-badalamenti.com/ |
Jam delonge, Angelo Badalamenti kunlaboras kun David Lynch en kies filmoj li kelkfoje ludas roletojn (li estas Luigi Castigliane en Mulholland Drive kaj pianisto en Blue Velvet). Pli poste li ankaŭ kunlaboras kun Jean-Pierre Jeunet (La Cité des enfants perdus, Un long dimanche de fiançailles).
Li kelkfoje subskribis siajn unuajn partoprenojn en kino per pseŭdonomo Andy Badale.
Li ankaŭ produktas kanzonojn por kantistoj kiel Liza Minnelli (albumo Results, 1989). Tamen lia plej granda referenco en tiu medio sendube restas lia kunlaboro kun David Lynch, rezulte de la telenovelo Twin Peaks kaj samnoma filmo, por la produkto de du albumoj de Julee Cruise, Floating Into The Night (1989) kaj The Voice Of Love (1993). Li ankaŭ komponis la tutan muzikon de A Secret Life, unu el la plej sorĉaj albumoj de Marianne Faithfull, Sinjorino kun raŭka voĉo (1995). Li ankaŭ komponis la originalan muzikon de videoludo "Fahrenheit" de Atari.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.