Itala esperantisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Andrea VACCARI [anˈdrɛːa vakˈkaːri] (naskiĝinta en Florenco la 12-an de aprilo 1962) estas itala esperantisto, lingvisto, fonetikisto, verkisto, komponisto, eseisto kaj informadikisto.
Li naskiĝis en Florenco en 1962, magistriĝis en Ĝenerala Lingvistiko ĉe Ludwig Maximilians Universität en Munkeno, kun Fonetiko kaj Lingva Komunikado kaj Informadiko kiel komplementaj fakoj. Dum dudek jaroj li dediĉis sin al instruado de la itala lingvo kaj de informadiko kaj dum dek kvin al desegnado kaj konstruado de informadikaj programoj. Ekde 2021 li instruas Esperanton al komencantoj kaj progresintoj.
Li eklernis Esperanton en 2018 ĉe Florenca Esperanto-Asocio, sub la gvido de Massimo Desideri, kaj li frekventis ties Esperanto-kursojn ĝis la 3-a nivelo dum la sekvaj tri jaroj, post kiam li private dediĉis sin al intensa studado de Esperanto, aparte atentante la evoluon de la parolajn kapablojn pri esprimo kaj kompreno. En 2021 li aranĝis serion da ĉiuduasemajnaj retaj prelegoj, celantaj la diskonigon de informoj pri la historio, filozofio kaj kulturo de Esperanto kaj pri homaranismo[1], en kiuj prelegis pluraj konataj esperantistoj, kiel Federico Gobbo, Michele Gazzola, Michela Lipari. Li ĉiam interesiĝis pri didaktiko kaj longe dediĉis sin al la studado de la plej efikaj metodoj por lingvo-instruado. Ekde 2021 li instruas Esperanton al komencantoj kaj progresintoj laŭ la aŭtenta metodo, instrumetodo kies ĉefaj trajtoj estas ekskluziva uzo de aŭtenta materialo, aparta atento al evoluo de parolaj kompreno kaj esprimo, daŭra kunlaboro kaj komparo inter la studantoj, ofta ripetado kaj klarigo de gramatikaj konceptoj, prezentado de konceptoj el malsamaj vidpunktoj kaj la zorgo ne korekti la studantojn, kiam ili klopodas evoluigi sian parolan esprimkapablon. Li publikigis la librojn "La fonetica dell'Esperanto - La pronuncia neutra e possibili varianti" (2022), ties Esperantan version "La Fonetiko de Esperanto - La neŭtra prononco kaj eblaj variantoj" (2024), "Il Fonic per l'Esperanto - Un alfabeto neutrale per una lingua neutrale" (2022), "Esperanto laŭ la aŭtenta metodo" (2022) kaj ties italan version "L'esperanto col metodo autentico" (2022).
Li interesiĝas pri kognaj sciencoj, homaj rilatoj kaj spiritaj disciplinoj, precipe pri evolua alkemio, kaj utiligas meditadon kaj kontempladon kiel instrumentojn de interna esplorado, orientata al evoluigo kaj vekiĝo de konscienco. Ekde 2010 li okazigas kursojn kaj konferencojn pri la temo de rilato kiel evoluiga ilo de konscienco, kaj instruas silentan, individuan kaj rilatan meditadon. En 2013 li uzis la esprimon perrilata integrigo, por indiki la laboron de integrigado de personecaj senkonsciaj aspektoj pere de la praktiko de rilato-bazataj ekzercoj. Li publikigis la libron "La relazione come strumento di evoluzione spirituale" (Rilato kiel instrumento por la evoluo de konscienco) (2018) kaj ties reviziitan kaj korektitan eldonon "La Relazione" (Rilato) (2022).
Li ankaŭ dediĉis sin al fonetiko kaj fonetika transskribado. Printempe de 1991 li estigis Fonikon[2], nome fonetikan alfabeton kun fonetikanalogia kaj fonetiksimbola strukturo, uzebla kaj por fonetika transskribo de ĉiu ajn lingvo de la mondo, kaj kiel kutima alfabeto de ĉiu ajn nacia lingvo, kies unuan version li kompletigis ne pli frue ol 2018. Li publikigis la librojn "Fonic - Un alfabeto fonoanalogico e fonosimbolico" (Foniko - fonoanalogia kaj fonosimbola alfabeto) (2018), "Imparare il Fonic - Passo dopo passo e una lettera alla volta" (Lernu Fonikon - Paŝon post paŝo kaj literon post litero) (2019), "Il Fonic per l'Esperanto - Un alfabeto neutrale per una lingua neutrale" (Foniko por Esperanto - Neŭtrala alfabeto por neŭtrala lingvo) (2022).
Listo de verkitaj kanzonoj dividitaj per albumo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.