germana politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Doktoro André Brie (n. la 13-an de marto 1950, Schwerin, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio) estas germana politikisto, Membro de la Eŭropa Parlamento de 1999 ĝis 2009 de la Partio de Demokratia Socialismo (parto de la Eŭropa Maldekstro) kaj estis ano de la parlamenta Komitato pri eksteraj aferoj.
Doktoro | |||||
André Brie | |||||
---|---|---|---|---|---|
André Brie (maldekstra) en manifestacio kontraŭ malaltaj salajroj. Meklenburgo-Antaŭpomerio. 2011. | |||||
Persona informo | |||||
André Brie | |||||
Naskiĝo | 13-a de marto 1950 en Schwerin, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko vd | ||||
Alma mater | Academy of political science and jurisprudence (en) vd | ||||
Partio | Partio de Demokratia Socialismo | ||||
Familio | |||||
Patro | Horst Brie (en) vd | ||||
Gefratoj | Michael Brie (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ingrid Mattern | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Internaciaj rilatoj vd | ||||
Aktiva en | Schwerin • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | http://www.andrebrie.de/ germane | ||||
Membro de la Eŭropa Parlamento | |||||
Dum | 1999 – 2004 | ||||
Dum | 2004 – 2009 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ankaŭ provizore servis en la Komitato pri peticioj kaj la Komitato pri interna merkato kaj protektado de konsumantoj. Krome li estis membro de la regiona partia konsilio en Meklenburgo-Antaŭpomerio.
En junio 2007 eksplodis skandalo, kaŭzita de la filmetoj, enmetitaj en YouTube kaj montrintaj du deputitojn de la Eŭropa Parlamento, dancantajn kune kun anoj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP). Baldaŭ portugala socialisto Paulo Casaca konfirmis, ke de la 4-a ĝis la 8-a de januaro li kune kun André Brie vizitis tendaron Aŝrafo en Irako. Li deklaris ke tio estis tute normala ago, ĉar OMIP ne plu estas konsiderata de Eŭropa Unio kiel terora organizaĵo. Malgraŭ tio André Brie konsilis al sia portugala kolego ne plu vizitu Iranon pro danĝero por lia vivo.[1]
Brie estas filo de GDR-diplomato Horst Brie kaj akompanis lin kun la tuta familio en pluraj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Nord-Koreio. Li edziĝis duan fojon je eks-deputito de la saksa parlamento Ingrid Mattern (La Maldekstro), kun kiu li naskigis filinon. Krome li havas du filinojn de la unua geedziĝo. Lia frato Michael Brie estas unu el teoretiuloj de La Maldekstro.
André Brie estas aŭtoro de pluraj libroj pri la ekstera politiko kaj senarmigo. Krome li verkis librojn de aforismoj, infanlibrojn kaj tekstojn por kabareo.
3-320-01932-5
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.