András Szent-Györgyi
usona biologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
András Szent-Györgyi [andrAŝ sent-djordji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szent-Györgyi András Gábor estis hungara-usona biokemiisto, altlerneja instruisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio, mebro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Liaj personaj nomoj en Usono estis Andrew kaj Gabriel, lia parenco estis Albert Szent-Györgyi.
Remove ads
András Szent-Györgyi[1] naskiĝis la 16-an de majo 1924 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de januaro 2015 en en:Falmouth, Massachusetts.
Remove ads
Biografio
András Szent-Györgyi akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1947, sed en 1945 li helpis establi laboratorion al Albert Szent-Györgyi. Post la diplomo li disidis al Danio, sed en la sekva jaro li translokiĝis al Usono. Li laboris kun sia hungara edzino en instituto ĝis 1962, poste 4 jarojn en en:Geisel School of Medicine at Dartmouth, pli poste li instruis en Universitato Brandeis, inter 1975-1979 li estis ankaŭ katedrestro. Li loĝis en en:Woods Hole ankaŭ depost la retiriĝo en 2007. Plej longe li ekzamenis strukturon kaj kemion de la muskolaj proteinoj kaj la muskolajn movojn. Li ricevis plurajn premiojn kaj stipendiojn.
Remove ads
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads