komunumo en Brandenburgio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Burg (malsuprasorabe Bórkowy) estas komunumo en Germanio, situanta meze de la Spree-arbaro (germane Spreewald). Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neiße de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4246 loĝantojn.
Burg | ||||||
| ||||||
kuracloko • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||||
Distrikto | Distrikto Spree-Neiße | |||||
Komunumaro | Amt Burg (Spreewald) | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 035603 | |||||
Poŝtkodo | 03096 | |||||
Aŭtomobila kodo | SPN | |||||
Oficiala Municipokodo | 12071032 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Martin Schmidt | |||||
Partio de komunumestro | PDS | |||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 46 03096 Burg (Spreewald) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4246 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 50′ N, 14° 9′ O (mapo)51.83305555555614.15 | |||||
Alto super la marnivelo | 53 - 57 m | |||||
Areo | 35,16 km² | |||||
Oficiala retejo | https://amt-burg-spreewald.de/de/amt-gemeinden/gemeinden/burg-spreewald-borkowy-blota.html | |||||
La loĝloko estas la administra centro de samnoma komunumaro, do administra grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj civitanaj servoj, germane nomata Amt Burg.
En la malsuprasoraba lingvo, vaste parolata minoritata lingvo en la regiono, la komunumo nomiĝas Bórkowy. Tiu nomo devenas de la malnovsoraba vorto por konifera arbaro (bork). Laŭ alia teorio la nomo Burg havas germanan etimologion kaj rilatas al burgo konstruigita en tiu loko de Boleslao la Brava.
Unua skriba mencio de la vilaĝo venas de la jaro 1315. Multe pli malnova setlejo sur la tereno de la komunumo estas Hrodowa Hora, kiu ekestis iam dum la 8-a aŭ la 9-a jarcento, jam tiam enloĝata ankaŭ de la soraboj.
La plej malnova parto de la komunumo estas Burg-Dorf (sorabe Borkowy-wjeska). Dum la unua duono de la 18-a jarcento konstruiĝis la kvartalo Burg-Kauper (Borkowy-kupa) kaj meze de la 18-a jarcento aldoniĝis Burg-Kolonie (Borkowy-kolonija).
De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 tie okazis la 2-a Junulara E-Semajno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.