From Wikipedia, the free encyclopedia
Amparo MUÑOZ Quesada (Vélez-Málaga, provinco Malago, 21a de junio 1954 - Málago, 27a de februaro 2011) estis hispana aktorino kaj manekeno, venkintino de la belulinkonkurenco Fraŭlino Universo 1974. Laŭlonge de sia kariero, ŝi ricevis agnoskojn pro siaj aktoraj atingoj, inter ili la premio al la plej bona duaranga aktorino[1] en la Kinfestivalo de Bruselo pro Mamá cumple cien años, filmo nomumita al Oskar-premio al la plej bona neanglalingva filmo kaj venkintino de la Speciala Premio de la Ĵurio en la Donostia Kinfestivalo, same kiel de nomumo al la Ora Palmo en la Festivalo de Cannes pro la filmo Dedicatoria.
Amparo Muñoz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Amparo Muñoz y Quesada | |||||
Naskonomo | Amparo Muñoz Quesada | ||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1954 en Vélez-Málaga | ||||
Morto | 27-an de februaro 2011 (56-jaraĝa) en Malago | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Cerba tumoro vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Patxi Andión vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro modelo partoprenanto de belec-konkurso vd | ||||
Aktiva dum | 1973–2011 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la venko en la belulinkonkurenco Fraŭlino Universo 1974, ŝi suferis multajn malfacilaĵojn pro la trudaj devigoj fare de la organizado de la konkurenco, pro kio ŝi devis rezigni kaj perdi multon da mono.[2][3]
Amparo ricevis sian unuan rolon el la produktoro José Luis Dibildos por la filmo Vida conyugal sana (1974) de Roberto Bodegas kaj ĉefrolulita de Ana Belén, Alfredo Mayo kaj José Sacristán. Samjare ŝi filmis en Meksiko El diablo en persona kun Valentín Trujillo kaj Eduardo de la Peña.[4] Ŝi ricevis pli gravajn rolojn en filmoj kiel Tocata y fuga de Lolita, de Antonio Drove; Sensualidad, de Germán Lorente kun Fernando Fernán Gómez kaj Clara es el precio, de Vicente Aranda.
En 1976 ŝi protagonistis en La otra alcoba[5] de Eloy de la Iglesia. Por tiu filmo Amparo aperis por la unua fojo nuda. La filmo ege sukcesis kun komerca sukceso: pli ol 1 400 000 spektantoj.[6] En 1981 ŝi aperis en nova filmo de Eloy de la Iglesia nome La mujer del ministro,[7] en kiu ŝi laboris koincide kun Simón Andreu.
Ŝi ricevis laŭdojn de kritiko kaj premioj pro Mamá cumple cien años, de Carlos Saura, kiun ŝi protagonistis kun Geraldine Chaplin. Postaj sukcesoj estis Dedicatoria (Jaime Chávarri, 1980); El Gran Triunfo (1981); Como México no hay dos (1980), Las siete cucas (1981), Trágala, perro (1981), Si las mujeres mandaran (o mandasen) (1982); Hablamos esta noche (Pilar Miró, 1982); El gran mogollón (1982); Todo un hombre (1983). Fine de la 1980-aj jaroj ŝi havis problemojn kun heroino, inter aliaj jurajn. Dum ok jaroj ŝi ne povis labori. En 1996 Paul Naschy alvokis ŝin kiel protagonistino de terorfilmo Licántropo: el asesino de la luna llena, per kiu ŝi denove eniris en la kina etoso. Samjare ŝi aperis en Familia de Fernando León de Aranoa, kiu estis granda sukceso; ŝi denove disponis de mono, kaj revenis al problemoj pro la drogo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.