kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia tioglikolato, tioglikolato de amonio aŭ HSCH2CO2NH4 ankaŭ konata kiel salo de la konstanta onda hararo (aŭ permanenta hararanĝo), estas amonia kemia substanco de la tioglikolata acido aŭ "HSCH2CO2H".
Amonia tioglikolato | |||
Kemia strukturo de la Amonia tioglikolato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 5421-46-5 | ||
ChemSpider kodo | 20239 | ||
PubChem-kodo | 21534 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkolora likvaĵo kun naŭziga karakteriza odoro | ||
Molmaso | 109,14912 g mol−1 | ||
Smiles | [O-]C(=O)CS.[NH4+] | ||
Denseco | 1,23 g/cm3 | ||
Bolpunkto | 225.50 °C | ||
Mortiga dozo (LD50) | |||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22[2] | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero[2]
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H301, H317 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P301+310, P302+352, P310[3] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĉar tioglikolato de amonio estas salo de malforta acido kaj malforta bazo, la solvaĵo estigas la jenan kemian ekvilibron:
Tioglikolato, siavice, kapablas rompi la dusulfidajn pontojn (-HS2−), plenigante unuflanke per hidrogeno kaj aliflanke estigante novan dusulfidon[4].
Solvaĵo da amonia tioglikolato enhavas multe da liberamonio, kiu ŝvelas la hararon, igante ĝin akvotrapenetrebla. La tioglikolata acido en la solvaĵo de amonia tioglikolato reduktas la ligojn de dusulfida cistino en la kortekso de la hararo. Iusence, la tioglikolato forigas la krucigitajn ligilojn. Post lavado, la hararo estas traktata per milda solvaĵo da hidrogena peroksido, kiu oksidigas la cisteinojn reen al cistino. Ĉi-novaj kemiaj ligoj donas la necesan strukturan rigidecon por la bonsukcesa hararanĝo.
La rigidiga procezo estas iom familiara al la vulkaniga proceso de kaŭĉuko, kie ordinaraj polisulfidaj ligiloj uziĝas por krucigi la polimerajn ĉenojn. Tamen, ne ĝuste kiel la dusulfidaj ligoj estis antaŭ ol la permanenta hararanĝo. Kiel rezulto, la hararo fariĝas pli malforta ol antaŭe kaj ripetataj aplikoj de la produkto povas eventuale kaŭzi hardamaĝon.
Ĉar la polaraj molekuloj estas malpli volatilaj ol ne-polaraj, la glikolata anstataŭanto igas la tiolon ne volatilan kaj do malpli bonodora. Aldona avantaĝo estas ke glikolato donas iom da solvebleco en akvo. Preskaŭ certe oni povus uzi amonian glikolaton por plibeligi la haranĝon malgraŭ la seriozaj flarkonsekvencoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.