La Marborda ammodramo de la Kabo Sable (Ammodramus maritimus mirabilis) estas subspecio de la Marborda ammodramo endemia birdo de suda Florido. La plej grandaj populacioj troviĝas en Taylor Slough en la Nacia Parko Everglades kaj en la Nacia Rezervejo Big Cypress. La specio estas konsiderata endanĝerita pro habitatoperdo pro vegetaĵaj ŝanĝoj, incendioj, disvolvigo, ŝanĝo de akvofluo kaj uraganoj.
Marborda ammodramo de la Kabo Sable | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Marborda ammodramo de la Kabo Sable en Nacia Parko Everglades. Tiu individuo (UCLA, nomita tiel pro bluora bendokoloro) estis parto de demografia studo pri efiko de incendioj sur la pasera abundo kaj nestosukceso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ammodramus m. mirabilis (Howell, 1919) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Marborda ammodramo de la Kabo Sable estas ĉirkaŭ 13 cm longa. La dorso estas malhele olivecgriza kaj la vosto kaj flugiloj estas olivecbrunaj. Plenkreskuloj estas helgrizaj ventre al preskaŭ blankecaj kun malhela olivecgriza strieco en brusto kaj flankoj.
La Marborda ammodramo de la Kabo Sable loĝas en prerioj de Everglades kaj de Big Cypress. (Prerioj estas herbejoj kie okazas ofte incendioj kiuj limigas la kreskon de arboj. Sekaj prerioj inondiĝas post fortaj pluvoj. Humidaj prerioj inondiĝas 2 al 5 monatojn ĉiujare.[1]) Specifaj habitatoj de paseroj en prerioj estas herbotufoj de Muhlenbergia filipes, Cladium jamaicense, kaj altaj tufaj Spartina kaj relative disaj malaltaj similaj herboj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.