Amitav Ghosh

From Wikipedia, the free encyclopedia

Amitav Ghosh

Amitav GHOSH (n. 11-an de Julio 1956 en Kolkato, Barato) estas anglalingva barata romanisto kaj eseisto. En 2018 li iĝis la unua anglalingva verkisto kiu gajnis la Premion Gjanpith, la plej alta literatura honoro de la barata registaro. Kiel rimarkis la premiinta komitato, Ghosh "paŝas tra historiaj kuntekstoj ĝis la moderna epoko kaj teksas spacon kie la pasinteco ligas kun la nuno en signifaj manieroj.... Liaj ĉefaj temoj inkluzivas la migradon, kaj interligojn inter lokoj, kulturoj kaj rasoj, kaj la homan mizeron kaj suferadon kaŭzatajn de historiaj tumultoj."[1] En 2024 li gajnis la Erasma premio.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Amitav Ghosh
Thumb
Persona informo
অমিতাভ ঘোষ
Naskiĝo 11-an de julio 1956 (1956-07-11) (68-jaraĝa)
en Kolkato
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kolkato vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater The Doon School (en)
St Edmund Hall (mul)
Universitato de Delhio
St. Stephen's College (en)
Delhia Lernejo de Ekonomiko vd
Familio
Edz(in)o Deborah Baker (mul) vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
romanisto
literaturkritikisto vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj The Glass Palace 
Sea of Poppies 
River of Smoke 
The Calcutta Chromosome 
The Great Derangement vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Ghosh doktoriĝis pri la socia antropologio de Universitato de Oksfordo. Lia verkaro gajnis multajn premiojn.[2] Lia unua romano The Circle of Reason (1986) gajnis la eksterlandan Premion Médicis. La romano The Shadow Lines (1988) gajnis la premion Sahitya Akademi Award kaj Ananda Puraskar. La romano The Calcutta Chromosome (1995) gajnis la Premion Arthur C. Clarke.

El lia trilogio "Ibis", Sea of Poppies (2008) gajnis la premion Vodafone Crossword Book Award kaj la premion Dan David. Ĝi estis en la fina listo de la Premio Booker. Lia romano River of Smoke (2011) estis en la fina listo de la premio Man Asian Literary Prize.

En 2001 li fortiris sian romanon The Glass Palace (2000) de la listo por la premio Commonwealth Prize. Kiel li tiam diris, "Laŭ mia scio, The Glass Palace estas kandidato al la premio Commonwealth Prize parte ĉar ĝi estas verkita en la angla lingvo, kaj parte ĉar mi apartenas al regiono kiu iam estis konkerata kaj regata de imperia Britio. El la pluraj kialoj kial oni rekonu la meritojn de libro, tiuj ĉi ŝajnas al mi la malplej persvademaj."[3]

Listo de verkoj

Romanoj

  • The Circle of Reason (1986)
  • The Shadow Lines (1988)
  • The Calcutta Chromosome (1995)
  • The Glass Palace (2000)
  • The Hungry Tide (2004)
  • Sea of Poppies (2008)
  • River of Smoke (2011)
  • Flood of Fire (2015)
  • Gun Island (2019)

Nefikcio

  • In an Antique Land (1992)
  • Dancing in Cambodia and at Large in Burma (1998; esearo)
  • Countdown (1999)
  • The Imam and the Indian (2002; esearo)
  • Incendiary Circumstances (2006; esearo)
  • The Great Derangement: Climate Change and the Unthinkable (2016)

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.