From Wikipedia, the free encyclopedia
Lorenzo Romano Amedeo Carlo AVOGADRO (grafo de Quaregna kaj de Cerreto; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1776 en Torino, mortis la 9-an de julio 1856 en Torino) estis itala fizikisto kaj kemiisto.
Amedeo Avogadro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lorenzo Romano Amedeo Carlo Avogadro di Quaregna e Cerreto | |||||
Naskonomo | Lorenzo Romano Amede | ||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1776 en Torino | ||||
Morto | 9-an de julio 1856 (79-jaraĝa) en Torino | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Avogadro vd | ||||
Edz(in)o | Felicita Mazzé (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | universitata instruisto (1809–) kemiisto fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Polus of Aegina (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de torina magistrato, li lernis pri kanona juro en Torino, pasas en 1795 licencion pri juro kaj komencis praktiki. Sed tuj poste, li interesiĝis pri fiziko kaj matematiko, pri kiuj li komencis lerni en 1809, en la liceo de Verĉelo.
Estas notinde, ke inter 1802 kaj 1814, tiu ĉi urbo, en la departemento de Sesia, estis franca (sub la regado de Napoléon Bonaparte). Konsekvence iuj el la verkoj de Avogadro estos franclingvaj.
En 1811, li formulas hipotezon[1] konata kiel la leĝo de Avogadro (aŭ leĝo pri la idealaj gasoj). Baziĝinte sur la atoma teorio, la leĝo de Dalton kaj la leĝo de Gay-Lussac, li malkovris ke du egalaj volumenoj da gaso en sama kondiĉoj de temperaturo kaj premo, entenas saman nombron da molekuloj. Li ankaŭ enkondukas distingon inter molekulo kaj atomo.
La konstanto de Avogadro estos unue mezurita de la aŭstria fizikisto Johann Josef Loschmidt en 1865. Ĝi estos tiel nomita honore al Amedeo Avogadro far de la franca fizikisto Jean Baptiste Perrin en 1909.
Oni donis lian nomon al kratero sur Luno kaj al asteroido 12294 Avogadro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.