From Wikipedia, the free encyclopedia
Amarcord estas filmo de 1973, reĝisorita de Federico Fellini. Ĝi estas inter liaj plej famaj kaj certe la plej aŭtobiografia inter liaj filmoj.
Amarcord | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Amarcord |
Originala lingvo | itala lingvo • antikva greka lingvo |
Kina aperdato | 1973, 22 mar. 1974 |
Ĝenro | arta filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo, filma dramo |
Kameraado | Giuseppe Rotunno |
Reĝisoro(j) | Federico Fellini |
Produktisto(j) | Franco Cristaldi |
Scenaro | Federico Fellini • Tonino Guerra |
Loko de rakonto | Italio |
Muziko de | Nino Rota |
Rolantoj | Bruno Zanin • Armando Brancia • Pupella Maggio • Giuseppe Ianigro • Nando Orfei • Ciccio Ingrassia • Magali Noël • Nella Gambini • Antonino Faà di Bruno • Alvaro Vitali • Aristide Caporale • Marcella Di Folco • Maria Antonietta Beluzzi • Josiane Tanzilli • Franco Franchi • Luigi Rossi • Francesco Maselli • John Karlsen • Paolo Baroni • Carolyn De Fonseca |
Honorigoj | David di Donatello for Best Film • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo |
IMDb | |
La titolo deriviĝas de la esprimo "a m'arcord" (mi memoras) el la romanja dialekto. Scenejo de la filmo estas la naskiĝurbo de Fellini, Rimini, tamen en la 1930-aj jaroj, tiel ke la plej multaj scenoj estis filmitaj en rekonstruaĵoj en Romo.
La filmo prezentas jaron en la vivo de dekses-jarulo, Titta, en la epoko de itala faŝismo (Fellini havis 16 jarojn en 1936).
En 1975 la filmo ricevis Akademian Premion kiel "plej bona ne-usona filmo" kaj Bodil-premion kiel "plej bona eŭropa filmo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.