From Wikipedia, the free encyclopedia
La trikolora amaranto aŭ legomamaranto (Amaranthus tricolor) estas plantspecio el la genro Amaranto (Amaranthus). Ĝi estas uzata kiel ornamplanto, kiel legomo kaj kuracplanto . Ĝi originis el la tropika Azio, verŝajne el Hindujo[1] kaj estas preskaŭ tutmonde en multaj klimatoj kiel neofito disvastigita. Kultivaroj havas flavajn, ruĝajn kaj verdajn folikolorojn.
“Amaranthus tricolor ” | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trikolora amaranto | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Amaranthus tricolor L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La trikolora amaranto kreskas vertikale, malmulte karnece verda aŭ ruĝa, malmulte disbranĉita unujara herba planto. Ĝi atingas alton de 80 ĝis 150 cm. La alternestarantaj folioj havas foliplaton kaj tigon. La verda aŭ ruĝa folitigo longas 2 ĝis 6 cm. La kalva, flava aŭ ruĝa ofte makulita foliplato longas 4 ĝis 12 cm kaj larĝas 3 ĝis 7 cm.
La planto floras de julio ĝis aŭgusto. La floraroj konsistas el dense globforme aŭ spadikoforme laŭlonge de tigo starantaj floroj. La brakteoj longas ĉ. 4 mm kaj estas ovalaj-lancetaj kaj travideblaj. La malgrandaj flave verdaj floroj estas trinombraj. La involukroj estas lancetaj. La simplaj pistiloj havas triopan stigmon.
La kromosomo-nombro estas 2n = 34.
Pro la vasta disvastigo ekzistas multaj regionaj nomoj. La scienca nomo de la genro Amaranthus signifas "floro, kiu neniam velkas" kaj la speciepiteto tricolor signifas trikolora.
Regionaj trivialnomoj estas jenaj: amarante, brède de Malabar (franca), amaranto, bredo (portugala), mchicha (svahila), tampala, tandaljo, tandalja bhaji (Barato)[2], en Karibio callaloo (kiel aldonaĵo al la samnoma plado). En la angla: Joseph's coat laŭ la biblia persono Jozefo, kiu vestis sin per multkolora tuko.
En Grekujo amaranto estas kuirita kiel ĥorta (χορτα) kiell spinacosimila legomo kaj en Ĉinujo la planto nomiĝas Xian (苋 xiàn aŭ 雁来红 yàn laí hóng, 救荒本草 jìu huāng běn cǎo, 老少年 lao shao nian, 盛京通志 lan jing tu zhi, 老来少 lao lai shao, 三色苋 san se xian). En Koreujo, la planto nomiĝas bireum (– 비름}), chambireum - 참비름, kaj estas preparita kiel namul.[3]
Tiu planto ornamas la blazonon de Gonville and Caius College, Kembriĝo, kie ĝi estas nomata kiel „flowers gentle“.
La trikolora amaranto estas C4-planto, kiu treege efektive ligas karbonon. Ĉiuj partoj de la planto estas uzataj en la popola medicino kaj kiel kuracplanto. En Afriko la semoj estas uzataj kiel amelo-liveranto.[4]
Amaranthus tricolor apartenas al la sekcio Pyxidium, verŝajne ne monofita unuo en la subgenro Albersia.[5] Sinonimo por Amaranthus tricolor estas: Amaranthus melancholicus L., Amaranthus tristis L., Amaranthus mangostanus L., Amaranthus polygamus L. temas pri varia, diversforma specio.[6]
Amaranthus gangeticus L. estas ofte rigardata sinonimo de Amaranthus tricolor [7], vere la meto de la planto al nur unu specio ne eblas, ĉar la unua priskribo ne estas unusignifa (nomen incertae sedis),.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.