Remove ads
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Altendorf estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 5 979 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Altendorf |
Altendorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝvico |
Distrikto | March |
Geografia situo | CH1903: 705438 / 227773 (mapo)47.19258.83 |
Nombro de loĝantoj | 5979 |
Areo | 23,50 km² |
Alteco | 421 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8852 |
Komunumkodo | 1341 |
Altendorf situas ĉe la suda flanko de la Supra Lago de Zuriko, oriente de la duonainsulo de Hurden. Sude de la urbeca vilaĝo leviĝas la monto Etzel, kiu estas suda brako de la Albis-Ĉeno.
La komunumo Altendorf limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al la urbo Rapperswil-Jona, en nordoriento al Lachen, en oriento al Galgenen, en sudoriento al Vorderthal, en sudokcidento al Einsiedeln, kaj en nordokcidento al Freienbach.
De la stacidomo de Altendorf ekzistas rektaj trajnkonektoj al Pfäffikon, Zuriko, Ziegelbrücke kaj Glaruso. Okcidente de la komunumo en Pfäffikon kaj oriente en Lachen ekzistas alveturejoj al la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro.
La unua dokumenta mencio de Altendorf datiĝas el la jaro 972 kiel Rahprehteswilare.[1] Kiam la Grafoj de Rapperswil fondis en la jaro 1220 aliflanke de la lago la urbon Nov-Rapersvilon (Neu-Rapperswil), la hodiaŭn urbon Rapperswil-Jona, la vilaĝo estis alinomita la Malnov-Rapersvilo (Alt-Rapperswil) kaj poste latine al Vetus Villa, kio signifas malnova vilaĝo, germane Altes Dorf respektive Altendorf.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.