From Wikipedia, the free encyclopedia
Las altbachische Archiv estas kolekto de motetoj, ĥormuzikaĵoj kaj kantatoj de pli fruaj membroj de familio Bach el la tempo proksimume inter 1650 kaj 1700.
La kolekton komencis Johann Ambrosius Bach, kaj ĝin daŭrigis lia filo Johann Sebastian Bach. Post ties morto ĝin heredis Carl Philipp Emanuel Bach, kiu nomis ĝin „altbachisches Archiv“ (malnov-Bacha arĥivo). Li rigardis ĝin kiel familiotrezoron. Al posta Bach-biografiisto Johann Nikolaus Forkel li pruntis ĝin en 1775, dirante pri ĝi delikate „mia malnov-Bacha arĥivo“ kaj petante lin pri bona traktado de la intertempe „iomete rompiĝemaj“ manskribaĵoj.[1]
Laŭ la „Registro de la muzika postlasaĵo de la mortinta kapelmajstro Carl Philipp'Emanuel Bach' de 1790“ la kolekto ampleksis jenajn pecojn:
Georg Christoph Bach
Ne ekzakte nomataj komponistoj
La diligenta kolektanto de muzikaĵoj Georg Poelchau akiris la originalajn manskribitajn notojn el la postlasaĵo de Carl Philipp Emanuel Bach kaj transproprigis ilin al Sing-Akademie, kiam ties direktoro Carl Friedrich Zelter komencis starigi arĥivon i.a. de notoj. La kolekto estis noveldonata kiel notopresaĵo en 1935. Dum la Dua Mondmilito (1943) la tiama direktoro de la Akademio, Georg Schumann igis transdeponi la bibliotekostokon kaj kun ĝi la Alt-Bachische Archiv-on el la domo de Sing-Akademie, kiu mallonge poste fariĝis viktimo de brulbomboj. De la transdeponejo, kastelo Ullersdorf en Malsuprasilezia Provinco, la arĥivo malaperis en la kaoso de la postmilito, ŝajne senspure. La ununura spuro, kiel rezultigis reserĉoj de estrarano de Sing-Akademie jardekojn poste, konsistis en tio, ke ukraina regimento de la Ruĝa Armeo batalis kiel lasta armeparto antaŭ la malapero de la arĥivo en ĉi tiu regiono de Silezio. En 1999 Bach-esploristo Christoph Wolff remalkovris post longa serĉado la biblioteko-stokon en la ŝtatarĥivo en Kievo, Ukrainujo, kaj redonis ĝin en 2001 al ĝia posedanto, la Sing-Akademie zu Berlin.
Unuafoje post la redono la kolekto estis montrata al la publiko dum ekspozicio en la Bach-arĥivo en Lepsiko ekde novembro 2002 ĝis januaro 2003.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.