Alkmund de Derby

From Wikipedia, the free encyclopedia

Alkmund de Derby

Alkmund de Derby (aŭ Ealhmund, Alcmund...), (mortis verŝajne la 19-an de marto 800) estis verŝajne filo de Alhred kiu regis Northumbria, Anglio de 765 al 774. Pro dinastiaj luktoj, li pasis pli ol dudek jaroj kiel ekzilito inter la piktoj. Ĉirkaŭ 800 li eniris Northumbria kun armeo. Li estis mortigita sed oni ne scias la cirkonstancojn. Laŭdire reĝo Eardwulf de Northumbria ordonis lian mortigon, kaj li estis venerata kiel martiro kaj sanktulo. Lia festotago estas la 19-a de marto.

Rapidaj faktoj Sankta Alkmund, Persona informo ...
Sankta
Sankta Alkmund
Thumb
Sarkofago de S-ta Alkmund, en Muzeo kaj artgalerio de Derby
Persona informo
Naskiĝo  ???
en Northumbria
Morto 19-a de marto 800 
en Lilleshall (Shropshire, Anglio)
Familio
Patro Alhred vd
Patrino Osgifu (en) vd
Gefratoj Osred la 2-a vd
Profesio
Okupo batalanto vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Anglikana Eklezio
Festotago 19-a de marto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li estis entombigita ĉe Lilleshall, Shropshire, tiam en Mercia kien multaj malamikoj de Eardwulf fuĝis. Estis raportoj de mirakloj ĉe lia tombo. Poste, pro disraboj de la vikingoj, la kadavro estis reentombigata en Derby. Pluraj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo estas dediĉitaj al Alkmund.

Bibliografio

  • Grosjean, P., Codicis Gothani Appendix (Vita Sancti Aelkmundi regis), Analecta Bollandiana lviii (1940), 178-83
Thumb
Kruca fosto de la eksa Preĝejo S-ta Alkmund, Derby en Muzeo kaj artgalerio de Derby[1]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.