Tamen en tiu tiom ampleksa greka mitologio, Alkiono (en greka Ἀλκυόνη) estis vere ne malkutima nomo kiu rilatas al kelkaj personuloj:
Alkiono estis la edzino de Keikso, filo de Eosforo kaj reĝo de Trakinio en Tesalio. Ŝi estis konsiderata de unua filino de Eolo, la dio de la ventoj, kaj de Enareto aŭ Egiale; kaj de aliaj filino de la samnoma filo de Heleno. Ambaŭ estis tre feliĉaj kaj estis gepatroj de Hipaso kaj Hilas.
Ekzistas du diversaj versioj de la legendo de Alkiono kaj Ceico:
Ceico eliris al Klaros (Ionio) por konsulti orakolon, sed lia ŝipo vrakis dum la ŝipveturado kaj li droniĝis. Kiam ŝi ekkonis la morton de sia edzo el Morfeo, Alkiono ĵetis sin al la maro. Kompatintaj, la diaro transformis la paron en alcionoj. Oni rakontas, ke kiam tiuj birdoj konstruis siajn nestojn ĉe la plaĝo, la ondoj minacis detrui ilin. Eolo retenis siajn ventojn kaj devigis la ondojn trankviliĝi dum la sep tagoj antaŭaj al la plej mallonga tago de la jaro (kaj dum kelkaj postaj), por ke la birdoj demetu siajn ovojn. Tiuj tagoj eknomiĝis «tagoj de la alciono», kaj dum ili neniam okazis ŝtormoj, kaj pro tio tiu birdo iĝis simbolo de trankvileco.
Laŭ la dua versio, tro memfieraj, la paro kuraĝis kompari sin kun Zeŭso kaj Hera. Pro tiu sakrilegio, Alkiono estis transformita en alciono (ἀλκυών) kaj Keikso en sulo (κήϋξ).
De tiu geunuiĝo kun Pozidono naskiĝis Etuzo, Hirieo kaj Hiperenoro, al kiuj Pausanias aldonas Hiperes kaj Antas, fondintoj de Treceno.
La filino de Estenelo, filo de Perseo kaj Andromedo, kaj Nicipeo, filino de Pelopeo. La centaŭroHomado klopodis perforti ŝin. (Apolodoro 2.4.5; Diodoro Siculo 4.12.7.)
La edzino de Ĥalkodono, reĝo de Eŭbeo, kaj patrino de Elefenoro. (Apolodoro, Epítome 3.11.)
Kromnomo de Kleopatro, edzino de Meleagro, kiu mortiĝis pro ĉagreno kiam Apolono mortigis ŝian edzon. (Higinio, Fabeloj 174.)
La pastrino de Argos tri generacioj antaŭ la Troja milito.
La nomo de lago aŭ marĉo proksima al Lerna kie estis pordo tra kiu Dionizo sobiris al Inframondo.