Alice Szellay [selai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szellay Alice estis hungara filmaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Rippel, ŝia lasta nomo estis laŭ hungara sistemo Pándy Lajosné [pAndi lajosnE].
Alice Szellay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rippel Alice |
Naskiĝo | la 21-an de februaro 1914 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 27-an de junio 1990 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-4-79 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Pándy István Szőts |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Alice Rippel naskiĝis la 21-an de februaro 1914 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1918) en Budapeŝto, ŝi mortis la 27-an de junio 1990 en Budapeŝto.
Biografio
Alice Rippel estis nekonata virino, kiu vivis en Rákospalota (iama urbo), ŝi edziniĝis al negocisto en 1934. Ŝi konatiĝis kun István Szőts, kiu aprezis ŝin talenta filmoaktoro kaj ŝi estis tuj ĉefrolanto en filmo. Tiu filmo akiris la unuan lokon en Venecia Bienalo. Inter 1942 kaj 1947 estis produktita 5 filmoj fare de Szőts kun ina ĉefrolanto Alice Szellay (ŝi jam prenis novan nomon). Intertempe ili geedziĝis. En 1948 ŝi eterne forlasis la filman vivon, ŝi denove edziniĝis al Lajos Pándy.
Elektitaj filmaj roloj
- Emberek a havason (1942); premiita en 1942 en Venecia Bienalo, laŭ la kritikistoj la virina ĉefrolanto eterne skribis sian nomon en la hungaran filmhistorion
- Tűz a hegyen (1944)
- Ének a búzamezőkről (1947)
Fontoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.