pola esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred WARNER (n. 5-an de julio 1931 en Bromberg, nun Bydgoszcz, Pollando, f- 7-an de aŭgusto 2018) estis germana elektroinĝeniero kaj fakulo pri kvalitkontrolado de elektrotekniko, historio de tekniko kaj terminologia normigado. En Esperantujo li precipe estas konata kiel kunlaborinto de PIV por elektrotekniko.
Alfred Warner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1931 (93-jaraĝa) en Bydgoszcz |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Pollando Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Warner post studado de elektrotekniko en Hanovro oficis interalie kiel direktoro de instituto por kvalit-kontrolado kaj kvalit-atestado en Offenbach (Prüf- und Zertifizierungsinstitut, 1971-1996), afergvidanto de la kvalitkontrolejo de Asocio de Germanaj Elektroteknikistoj (Verband Deutscher Elektrotechniker, VDE, 1986-1996), prezidanto de la Komisiono pri Terminologiaj Normoj (Normenaussschuss Terminologie, NAT) en Germana Instituto pri Normigado (Deutsches Institut für Normung, DIN, 1974-1983), vicprezidanto de Societo pri Germana Lingvo (Gesellschaft für Deutsche Sprache, GDS, 1977-1999), honora profesoro por la fako „Eŭropaj normoj, kontroloj kaj permesoj en elektrotekniko“ ĉe la Teknika Universitato de Darmstadt (Technische Universität Darmstadt, 1986-2000).
Li forpasis en Darmstadt.
17-jara Warner eklernis Esperanton, ricevis la instrurajton de Germana Esperanto-Instituto (GEI) kaj de ĝi estis nomumita komisiito pri ekzamenoj. Rudolf Haferkorn, siatempe gvidanto de la sekcio “teknika vortaro” de la Akademio de Esperanto (AdE) kaj de la Terminologia Sekcio de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), instigis lin al kunlaboro.
Warner fariĝis kunaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV, 1970) por la fako "elektrotekniko". Kiam DIN/NAT fine de la 1950-aj jaroj diskutigis en fakaj rondoj la malneton de normo pri terminologiaj principoj, Warner ellaboris aron da proponoj. Pro tio, en aprilo 1960, li konatiĝis kun Eugen Wüster. En majo lia laborejo VDE delegis lin al kunsido de ISO/TC 37 (Internacia Organizo por Normigado / Teknika Komitato 37) kaj samjare li fariĝis membro de DIN/NAT kaj poste ties honora prezidanto. Sekvis vigla kunlaboro kun Wüster.
Jam frue en sia terminologi-normiga kromkariero li konfesis: „Mian intereson pri tiaspeca trakto de lingvaj aferoj vekis Esperanto, pri kiu mi okupiĝas dum naŭ jaroj“ (en letero al Günther Kandler de 11-a de aprilo 1957). Kaj retrorigarde li substrekas, „ke la kunlaboro en la Teknika Sekcio de ISAE al mi donis la bazon por kunlaboro en DIN kaj ISO“ (en letero al Detlev Blanke de 11-a de aprilo 1999).
Moskvo, 1935.
Pri Pri Problemo de internaciigo de science-teknika terminaro.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.