From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred KAPPELMACHER (naskiĝinta la 14-an de majo 1876 en Vieno, mortinta samloke la 28-an de decembro 1932 estis aŭstra klasika filologo.
Alfred Kappelmacher | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de majo 1876 en Vieno | |
Morto | 28-an de decembro 1932 (56-jaraĝa) en Vieno | |
Tombo | Malnova juda tombejo en Vieno vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Adolf Kappelmacher (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | klasika filologo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum studoj ĉe la universitato de Vieno influis Kappelmacher ege Friedrich Marx, Edmund Hauler kaj Karl Schenkl. Lia doktoriĝo sukcesis en 1899 post defendo de la tezo Studia Iuvenalia (esploradoj pri Juvenalo), kiu estis presita en la 1903-a jaro. En 1900 li ricevis la gimnazilernejan instrurajton laboronte instruiste de 1901 ĉe la ŝtata gimnazio de Mikulov, de 1904 Viene ĉe Maximiliansgymnasium. Viene li jam estis instruinta ĉe Leopoldstädter Gymnasium; provan deĵorjaron oni ne postulis de li.
Paralele al la gimnazia agado li publikigis multon pri diversaj verkistoj latinlingvaj neklasikaj. En 1918 li habilitiĝis per la skribaĵo Untersuchungen zur Enzyklopädie des A. Cornelius Celsus kaj eklaboris altlerneje kiel privata docento. En 1924 li nomumiĝis eksterorda profesoro kaj en 1931 orda profesoro en posteuleco de Hauler.
Dum la tuta sciencista vivo Kappelmacher okupiĝis pri latinlingva literaturo, aparte pri aŭtoroj de la frua imperiestra epoko. Li verkis bazajn verkojn pri la romia satiro, pri retoriko kaj romiaj fakverkistoj. Lia ĉefverko Die Literatur der Römer bis zur Karolingerzeit povis zorgiĝi de li mem nur ĝis Tacito; ĝi aperis postmorte en 1934 ene de la serio Handbuch der Literaturwissenschaft, danke al redaktado de Mauriz Schuster. En ĝi Kappelmacher prezentis ankaŭ epigrafiaĵojn kaj la tradiciojn de nelatinaj enitalaj triboj. Gravis ankaŭ kontribuaĵoj liaj al la fakenciklopedio Realenzyklopädie der klassischen Altertumswissenschaft (RE). Kappelmacher estis scienculo kiu neniam forgesis la konkretan enlernejan bezonaron; i.a. li plimodernigis eldonon de la cezara Gaŭla Milito de Ignaz Prammer (deka eldono 1908) kaj elfaris ĝenerale ofte didaktikaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.