kataluna esperantisto vivanta en Belgio From Wikipedia, the free encyclopedia
Alex Humet aŭ plennome Alexandre respektive Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos[1] - naskiĝis la 16-an de majo 1955 , do nun 69-jara - estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980-aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belgia urbo Antverpeno.
Alex Humet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de majo 1955 |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Belgio |
Nacieco | kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio Belgio |
Familio | |
Edz(in)o | Ite Tytgat (1984–) |
Infano | Matthias Humet |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat. La paro ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn, Simon, Matteo respektive Matthias (1987–2018) kaj Clara nun 31-jara. El la infanoj Matthias en la Esperanto-movado plej aktivis kaj interalie estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), la landa sekcio de TEJO en Flandrio.
Alex Humet ekde la jaro 1980 estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, inter la jaroj 1985 kaj 1987 kasisto en la estraro de TEJO, kaj de 1989 ĝis 1995 nome de Flandra Esperanto-Ligo estis komitatano de UEA. Daŭre li funkcias kiel kunlaboranto de la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.